Atakaviadilo

(Alidirektita el Atakaviadiloj)

La Atakaviadilo estas speco de milita aviadilo. Ĝi faligas bombojn pli precize aŭ eĉ lanĉas raketojn sur malamikojn.

Su-25

La unua koncepto de atakaviadilo naskiĝis post la unua mondmilito. Dum la disvolviĝo de militaj aviadiloj, aerarmeoj en multaj landoj kiel Usono dividis rolojn de bombaviadilo kiel Taktika bombaviadilo kaj Strategia bombaviadilo. Ĉefa rolo de Strategia bombaviadilo estis detrui pezajn celojn kiel urbo kaj fabriko. Rolo de taktika bombaviadilo estis detrui "malpezajn celojn" kiel vehikloj.

Dum la Dua Mondmilito, Danke al disvolviĝo de Radia Teknologio, terarmeaj trupoj kaj aviadiloj povas komuniki kun Radio. Dum la "Fulmomilito" de Germaniaj armifortaj, Germana terarmeo sukcese uzis aerarmean helpon en armean operadon. La kooperado inter terarmeo kaj aerarmeo poste disvolviĝis en moderna koncepto de "Proksima Aera Helpo".

Post la Dua Mondmilito, multaj funkcioj de atakaviadiloj transiĝis al helikopteroj, kiel usona transporta helikoptero Bell UH-1 Iroquois en Vjetnama milito kaj sovetia atak-transporta helikoptero Mi-24 en Soveta-afgana milito. Nun ĉefa misio de atakaviadilo estas detrui malamikajn vehiklojn kiel Tanko.

Vidu ankaŭ redakti