Atako de piratoj al Islando

Atako de piratoj al Islando (islande Tyrkjaránið) estis serio de rabadoj fare de berbereskaj piratoj al Islando de la 4-a ĝis la 19-a de julio 1627. En Islando ĝi estas pli konata kiel turka invado (islande Tyrkjaránið).

Kovrilo de la libro de Ólafur Egilsson

Atakon spertis orienta parto de la insulo Islando kaj la insuloj Vestmannaeyjar. Centoj da islandanoj estis forŝtelitaj fare de piratoj por vendo en sklavecon. Tiujn, kiuj provis rezisti, piratoj kruele murdadis. Ĉar malsanaj kaj maljunaj sklavoj ne estis valoraj en la ŝtatoj de Berberio, piratoj ŝlosadis maljunulojn en kirkon kaj bruligadis ĝin.

Nur malmultaj revenis el kaptiteco. Unu el ili estis pastro Ólafur Egilsson, poste verkinta libron pri tiuj eventoj.

Inter la atakantoj estis malmultaj turkoj, plej multaj el la piratoj estis araboj, multenombraj estis krome nederlandanoj kaj aliaj eŭropanoj. Ankaŭ ili estro, Murat Reis la Juna estis nederlandano. Oni nomis tiujn piratojn turkoj pro tio, ke Berberio estis parto de la Otomana Imperio.

Eksteraj ligiloj redakti