Atala Kisfaludy [kiŝfaludi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kisfaludy Atala estis hungara poeto, membro de Societo Petőfi.

Atala Kisfaludy
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1836 (1836-04-06)
en Kötcse
Morto 18-an de februaro 1911 (1911-02-18) (74-jaraĝa)
en Kaposvár
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo Atala Kisfaludy
Familio
Edz(in)o Károly Szalay vd
Infanoj Fruzina Szalay vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Atala Kisfaludy naskiĝis la 6-an de aprilo 1836 en Kötcse. Ŝi mortis la 18-an de februaro 1911 en Kaposvár.

Biografio redakti

Atala Kisfaludy edziniĝis en 1852, baldaŭe havanta 3 filinojn. Ĝenerale ŝi vivis en Kaposvár, kie ŝi partoprenis en la kultura vivo. En 1858 ŝi malsaniĝis, dume ŝi komencis poemadi, eĉ ŝiaj poemoj aperis en Hölgyfutár. Baldaŭe ankaŭ en aliaj revuoj estis legeblaj ŝiaj poemoj (ekzemple en Vasárnapi Újság). Ŝi estis la unua virino en Societo Petőfi en 1878. En 1861 ŝi fondis kaj redaktis porinfanan periodaĵon.

Verkaro (elekto) redakti

  • Atala költeményei (Poemoj de Atala) 1861
  • Rajzok 1879
  • Kisfaludy Atala összes költeményei (Ĉiuj poemoj de Atala Kisfaludy) 1880

Fontoj redakti