Atabaska lingvaro
(Alidirektita el Atapaska lingvaro)
La atabaska lingvo-familio (ofte literumita "atapaska") estas grava grupo da nord-amerikaj indiĝenaj lingvoj, la plej granda grupo en Usono kaj Kanado laŭ nombro de lingvoj kaj laŭ nombro de nuntempaj parolantoj.
Ĝiaj membroj inkluzivas la apaĉajn lingvojn de sudokcidenta Usono (el kiuj unu, la navaha, havas pli ol 150 000 parolantojn) kaj plurajn gravajn lingvojn de okcidenta Kanado. Kune kun la ĵus mortinta, klare parenca ejaka lingvo, kaj la simil-struktura, eble parenca tlingita, la atapaska lingvaro formas la lingvan superfamilion na-denea. (Iam oni konsideris ankaŭ la hajda parto de na-denea lingvaro, sed pli modernaj studoj montris la similecojn nur supraĵaj.)
- Nordaj lingvoj
- Atna (parolata en Alasko)
- Babina (parolata en Brita Kolumbio)
- Bivera (parolata en Brita Kolumbio kaj Alberto)
- Cecota (parolita en Brita Kolumbio)
- Cuktina kaj Sarsia (parolata en Alberto)
- Ĉilkotina (parolata en Brita Kolumbio)
- Ĉipevajana (parolata aparte en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Hana (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Holikaĉuka (parolata en Alasko)
- Hundripa kaj Dogriba (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Ingalika (parolata en Alasko)
- Kariera (parolata en Brita Kolumbio)
- Kaska (parolata en Jukono)
- Kojukona (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Kolĉana (parolata en Alasko)
- Kuĉina (parolata en Alasko kaj Jukono)
- Lepora (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Monta (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Sekana (parolata en Brita Kolumbio)
- Slavia (parolata en Brita Kolumbio, Alberto kaj la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Tagiŝa (parolata en Brita Kolumbio)
- Taltana (parolata en Brita Kolumbio)
- Tanajna (parolata en Alasko)
- Supra Tanana kaj Malsupra Tanana (parolataj en Alasko)
- Tanakrosa (parolata en Alasko)
- Nord-tuĉona kaj Sud-tuĉona (parolataj en Jukono)
- Urslaga (parolata en la Nordokcidentaj Teritorioj)
- Pacifikaj lingvoj
- Galisa (parolata en Oregono)
- Hupa (parolata en Kalifornio)
- Kolombi-rivera (parolita en Oregono kaj Vaŝingtonio)
- Tolovaa (parolata en Oregono kaj Kalifornio)
- Tututnia (parolata en Oregono)
- Supra Umpkva (parolata en Oregono)
- Sudaj lingvoj
vidu ankaŭ: Lingvoj de Oregono
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://ling.ucsc.edu/Jorge/fernald.html Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.uaf.edu/anlc
- http://www.yukoncollege.yk.ca/ynlc Arkivigite je 2006-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.indianersprachen.de