Ataquines [ataKInes] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.

Ataquines
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47210
Demografio
Loĝantaro 554  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 4° 48′ U (mapo)41.182777777778-4.8025Koordinatoj: 41° 11′ N, 4° 48′ U (mapo) [+]
Alto 800 m [+]
Areo 42,54 km² (4 254 ha) [+]
Ataquines (Provinco Valadolido)
Ataquines (Provinco Valadolido)
DEC
Ataquines
Ataquines
Situo de Ataquines
Ataquines (Hispanio)
Ataquines (Hispanio)
DEC
Ataquines
Ataquines
Situo de Ataquines

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ataquines [+]
vdr
Ataquines en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,6 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 564 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 000 el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 59 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj San Vicente del Palacio, Ramiro, Olmedo, Lomoviejo, Almenara de Adaja, Puras, Salvador de Zapardiel, San Pablo de la Moraleja kaj Montejo de Arévalo (Segovio). Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1633, dum la regado de Filipo la 4-a Ataquines ricevis la titolon de "villa".

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Johano Baptista de la 17-a jarcento el briko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti