Atena

helena diino de saĝeco
Ĉi tiu artikolo temas pri dio en helena mitologio "Atena" (Ἀθηνᾶ). Por rilata ĉefurbo de Greklando (Αθήνα) rigardu la paĝon Ateno.

Atena – helene Ἀθηνᾶ – estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la Akropolo de la moderna urbo. Antaŭ ĝi estis granda statuo de la diino Atena en la templo. Apude staras la Ereĥteiono kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso.

Atena

Originala nomo Ἀθηνᾶ
Sekso ina
Sidejo Olympus
Eble sama Minerva, Pallada
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Metida
Infanoj Koribantoj, Hygiea, Broteus
vdr

Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li formanĝis sian edzinon Metisa.

Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco. Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo.

Francisko Azorín faras priskribon de Atena tiele:

Citaĵo
 Greka diino simbolo de la aŭroro k. de la fulmo, reprezentita de la artistoj per virino armita, kun ŝildo k. lanco[1]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 24.

Eksteraj ligiloj redakti