Atentomanka-hiperaktiva perturbo

cerba perturbo

Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP)[1] (angle: ADHD, attention deficit hyperactivity disorder) estas cerba perturbo. Ĝi influas la pensmanieron kaj konduton de persono. Ofte, AHP-uloj malfacile koncentriĝas.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F90.- Atentomankaj-hiperaktivaj perturboj
F90.0 simpla atentomanka-hiperaktiva perturbo
F90.1 hiperaktiva perturbo de la socia konduto
F90.8 kromaj hiperaktivaj perturboj
F90.9 ne pli detale specifigitaj hiperaktivaj perturboj
F98.8 Kromaj detale specifigitaj kondutaj kaj emociaj perturboj kun komenco en infana kaj adoleska aĝo, interalie atentomanka perturbo sen hiperaktiveco
vdr

Per "antentomanko" oni ne celas ke persono ricevas ne sufiĉe multe da atento. AHP-uloj ja povas nesufiĉe doni atenton al sia ĉirkaŭaĵo. Tial ne facilas doni atenton al unu afero samtempe (manko de koncentriĝo). AHP-uloj facile estas distritaj. Hiperaktiveco povas montriĝi per korpa netrankvilo, sed ankaŭ tra interna maltrankvilo kaj impulsiveco. Hiperaktiveco povas ankaŭ esti akompanata de troa moviĝemo. Tiun ĉi moviĝemon AHP-uloj povas malfacile subpremi. Kelkaj AHP-uloj ŝajnas esti (iom) malkonsciaj de sia moviĝemo ĝis kiam oni ilin pri tio atentigas. La ofteco kaj maniero de moviĝemo por ĉiu AHP-ulo malsamas. Kelkaj ĉefe movas gambojn aŭ brakojn, dum aliaj fuŝpalpas (fingrumas) per fingroj kaj manoj. La moviĝemo povas varii laŭ la situacio. Ĝenerale temas pri situacioj kun streso aŭ multe da homoj.

Impulsiveco ekestas ĉar tro da impresoj estas sekvataj de akompana agado. La agadoj devas tuj okazi kaj ne povas esti prokrastitaj. Agadoj kiuj estas ekigitaj ne povas esti ĉesigitaj kaj devas unue esti finitaj. Ofte AHP-uloj ne povas bone distingi inter gravaj kaj malpli gravaj aferoj. Dum taskoj malĝustaj prioritatoj estas elektitaj. La konstanta reagado al la ĉirkaŭaĵo kaj la sekvado de impulsoj kaŭzas la rekonan maltrankvilan agadon de AHP-uloj.

Nutrado havus laŭ certaj kuracistoj kaj terapiistoj gravan influon je la simptomoj de Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP, angle ADHD). Interalie senglutena, senlaktaĵa kaj sensukera dieto estas de ili konsilitaj.

Plej multaj pacientoj, kiuj ricevas la diagnozon, estas infanoj kaj adoleskuloj. Pri ili principe zorgu kuracistoj pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. Ĉar tamen en plej multaj regionoj de la mondo da ili estas malsufiĉa kvanto, ofte kuracistoj pri pediatrio, foje ankaŭ kuracistoj pri ĝenerala aŭ familia medicino transprenas la prizorgon. Dum la lastaj jaroj tamen pli kaj pli multiĝas ankaŭ diagnozado de la perturbo ĉe plenkreskuloj; tiam konsultindas kuracistoj pri psikiatrio.

Laŭ iuj opinioj, AHP ne estas malsano aŭ malkapablo, sed simptomo de variaj kuracaj problemoj, ekzemple starvado, alergio, venenado, parazitoj, do oni devus kuraci tiujn prie.

BNO-10 kodoj redakti

Ĝiaj BNO-10 kodoj estas F98.8, F90.0 kaj F90.9; la kodo F98.8 montras emocian kaj kondutan perurbon komencita en infanaĝo aŭ en adoleskantaĝo. Tiu enhavas perturbon de atento sen hiperaktiveco. Al alia kodo F90.0 apartenas perturbon de aktiveco kaj atento. Ekscepto estas hiperkineta perturbo kun perturbo de konduto. F90.9 estas maldetala priskribo.

Kaŭzoj redakti

Oni ne konas, kial atentomanka-hiperaktiva perturbo iĝas. Oni sugestas genetikajn kialojn, sed pensas, ke gravas ankaŭ vivmodo de la patrino (fumado, drinkado, tro multa plumbo en ŝia sango) aŭ iuj cirkonŝtancoj dum naskado (nasko kun malgranda pezo aŭ krajna lezio en prefrontala krusto).[2]

Cerbo kun atentomanka-hiperaktiva perturbo diferencas de aliaj. Plej gravas diferencoj en bazalaj ganglionoj (ĉefe nucleus caudatus kaj globus pallidus), kaloza korpo kaj prefrontala lobo. En knaboj, volumeno de nucleus caudatus kaj globus pallidus estas sama ambaŭflanke, do ili estas pli malgrandaj dekstre ol en sanaj knaboj, en kiuj ili estas pli grandaj dekstre per 3%. Tiuj efikas desegnadon, observon de mema agado, ŝanĝon de perspektivo, fleksan adaptiĝoj, kaj plej grave, malakcelon dum respondo (per pli oftaj pendoj).[3]

Tiuj regionoj havas tre kompleksan rilatojn, en tiu inter aliaj basalaj ganglionoj portas informon. Kaloza korpo ligas la du flankojn. En atentomanka-hiperaktiva perturbo ĝi estas maldika; kial ĝi estas pli dika en knabinoj ol en knaboj, iĝis teorio, ke maldiko de kalozo korpo kaŭzas la perturbon; kaj tiu efikas, ke pli knaboj havas atentomanka-hiperaktiva perturbon ol knabinoj. Laŭ alia teorio estas hormonalaj kialoj.

Modeloj redakti

Estas kvin modeloj por ADHD:

  • Malinklino/naŭzo kontraŭ malfruigado: Infanoj kun atentomanka-hiperaktiva perturbo ne povas atendi. Se ili povas elekti malgrandan premion tuj kontraŭ grandan premion malfrue, ili elektas la pli malgrandan tuj. Geoptaroj diras, ke ili iras ie kun la infano, nur tiam, kiam ili bezonas prepari, ĉar la infano estas tre malatenda.
  • Modelo pri malaktivado kaj aktivado de konduto: Ĝi enhavas aktivantan (BAS) kaj malaktivantan (BAS) sistemojn. La aktivanta sistemo aktiviĝas dum solvado de taskoj. En atentomanka-hiperaktiva perturbo, aktivanta sistemo estas tro aktiva kaj malaktiva sistemon tro malaktiva. Tiun signifikas, ke arousal de la hiperativa infano ne pligrandigas dum danĝeraj situoj.
  • Malhelpa modelo: La atentomanka-hiperaktiva perturbo estas perturbo de malhelpa sistemo. Malforta malhelpa sistemo okazas aliajn perturbojn de efika sistemo. Laŭ tiu modelo top-down procezo inspektas kaj arousal kaj energetizajn procezojn.
  • Modelo pri efikaj funkcioj: Ĝi laboras pri kvin subsistemoj: malhhelpo, malfruado, desegnado kaj labormemoro. Estas top-down procezoj por regulado de celregulitaj kondutoj, kiel regulado de arousal, emocioj kaj atento.
  • Modelo pri kognitiva energio: Rekonantaj meĥanismoj, energetika sistemo kaj kontrola sistemo de efika konduto responsas por atentomanka-hiperaktiva perturbo. Ĝi enhavas ankaŭ top-down kaj bottom-up procezojn. Malfruanta sistemo enhavas modelon pri malinklino/naŭzo kontraŭ malfruigado kaj modelon pri malaktivado kaj aktivado de konduto, kial perturbon de efikajn procezojn de frontala lobo.

Neniu modelo priskribas atentomankan-hiperaktivan perturbon perfekte. Modelo pri kognitiva energio estas la plej vasta pri hiperaktiveco. Gravas incitado de premianta centralo, malfortigita malfruado kaj malhelpo. Ĉe altnivelaj funkcioj estas deficito de labormemoro trovebla. Kaj spaca kaj vorta labormemorio povas esti perturbita. Labormemoro estas ne nur por memori, sed ankaŭ por manipulado. Tiu estas mezurebla per inversa nombra amplekso. La labormemoro komparas stumladon kun longtempa memoro. Ĝia monitora funkcio estas altinivela, longdistanca ekzekuta funkcio. (Sergeant et al., 2003) Adultoj kun atentomanka-hiperaktiva perturbo faras pli erarojn en spacaj-vidaj skizbokaj stop signal taskoj. (Luke et al., 2007)

Laŭ kritikoj komence ne estas tiuj diferencoj en cerboj de hiperaktivaj infanoj; tiuj ekas per drogoj.

Oni ne havas unusencajn pruvaĵojn por fizikaj aŭ ĥemiaj perturbojn, kiuj okazas atentomankan-hiperaktivan perturbon; sed ni ankaŭ ne havas similajn pruvaĵojn por psikopato, skizofrenio, mania deprimo, aŭ por aliaj. Ni ne konas, kiel funkcionas la cerbo, do ni ne povas respondi, kiu malfunkcionas, se iĝas iu perturbo.

Dum infaneco redakti

(Uzante Paul H. Wender The hyperactive child, adolescent and adult, 1987, 3. eldono, Oxford University, USA; kaj filmo Trouble in Mind)

Perturbo de atento redakti

Plej grava simptomo de atentomanka-hiperaktiva perturbo estas perturbo de atento. La atento estas malintensa, kurta kaj falcile maldirektebla. Ĝi evolvas malfruite; la infano ne povas tial atenti kiel samaĝaj infanoj. Li ne memoras taskojn, aŭ ne finas ilin; eble li memoras ilin, sed ne volas fari ilin. Li ne auskultas liajn gepatrojn plene.

Infano kun atentomanka-hiperaktiva perturbo povas pli bone atenti, se unu adulto laboras nur kun li. Eblas, ke instruisto rekonas la perturbon, kaj sendas la infanon al kuracisto; sed kiel la kuracisto atentas nur al li, la kuracisto ne rekonas atentomankan-hiperaktivan perturbon. Iuj povas fari taskojn longe, kiujn ili elektis.

Movemo redakti

Alia ofta simptomo estas konstanta movemo. Oni povas frue vidi, ke li estas alia. Li tre multe kuras, rampas ĉie, kaj kial li mankas ĉiun sensadon de danĝero, li ofte vundiĝas. Li iras ankaŭ dum instruado. Se li lernis remani en unu loko, li moviĝemas en lia loko.

Dum parolo, oni ofte nomas infanojn kun atentomanka-hiperaktiva perturbo hiperaktivaj, sed ne ĉiam akompanas unu de ĉefaj simptomoj la alian.

Impulsemo redakti

Oftas impulsemo, kiu signifikas ankaŭ esti tre senpacienca. La infano kondutas kiel li estus pli juna. Li volas eki tuj, kiun li volas, aŭ fari, kiun li volas. Li mankas antaŭrigardon, eĉ certaj aŭ probablaj evidentaj sekvoj ne estas por li evidentaj.

Li vundiĝas ofte, aŭ faras iun, kiu estas malpermesata, ekzemple ŝtelas, aŭ mistraktas aliajn infanojn, se ili ne ludas, kial li volas.

Aliaj simptomoj redakti

Li volas havi ĉiun atenton de adultoj. Por tiu li faras, kiu ne estas permeseata, ekzemple mistrakto, iritado; aŭ per bufonado.

Atentomanka-hiperaktiva perturbo ne efikas inteligencon. Tamen ofte estas disleksio kaj diskalkulio akompanaj, kiuj donas aliajn problemojn. Riskoj por drogkonsumado kaj krimado estas pligrandigitaj.

Kunordigaj problemoj ekigas en duono de tiuj infanoj. Eble estas mana kundordigo malbona, do li lernas ligi laĉojn malfacile, aŭ li skribas nelegeble. Eblas, ke ankaŭ okula-mana kunordigo estas malbona, kiu montriĝas ekzemple dum pilko-ludoj.

Li rezistas kontraŭ petoj de adultoj. Li ne faras liajn taskojn, aŭ faras, kiu estas malpermesita. Eble ne konscie, sed li forgesas tiujn.

Li ne lernas el liaj eraroj aŭ el punoj (eĉ puno estas premio al li, ĉar li havas tutan atenton de adolto). Eble malgrandaj infanoj vagas tre distance, aŭ gluas al adoltoj, kaj ne eblas lasi lin en infanĝardeno.

Li ĉikanas la plenkreskulojn, kaj volas regi la malgrandajn. Infanaj grupoj ne lasas tiujn, kaj izolas lin.

Tiuj kondutoj dependas de gepatroj. Mistrakto kaj batado malhelpas iĝi pli sociala.

Infanoj kun atentomanka-hiperaktiva perturbo ofte havas tre fortajn emociojn, aŭ ne havas emociojn. Pli granda estas danĝero de deprimo, aŭ plifortiganta izolado.

Nematureco signifikas, ke ili kondutas kiel pli junaj infanoj.

Estas rekonitaj knaboj kaj knabinoj en 3:1 rato. Eble multaj knabinoj ne estis diagnozitaj, ĉar ili havas mildajn simptomojn.

Dum adulteco redakti

Tiu sekcio bazas sur paĝoj de Children and Adults with Attention-Deficit/Hyperactivity Disorder http://www.chadd.org kaj National Institute of Mental Health http://www.nimh.nih.gov/.

3-5% de infanoj havas ADHD. Dum longa tempo oni pensis, ke ĝi ĉiam malaperas. En lastaj jardekoj oni trovas, ke ĝi ofte (CAADD: 67%, NIMH: 30-70%) remanas. La simptomoj povas esti gravaj ankaŭ en adulteco, kaj kaŭzi problemojn en multa partoj de vivo. La uloj pleje ne konas, kial ili ne povas organizi, trovi bonajn rilatojn aŭ laboron, aŭ fari iun ĝis limdato. Ankaŭ ĉiutagaj taskoj povas esti malfacilaj, kiel vekiĝi, lavi sin, vestiĝi, pakiĝi, iri al laborejo kaj fari taskojn dum laboro. Ili memoras al multa malsukcesoj: konfliktoj kun kolegoj, nefinitaj kursoj, oftaj akcidentoj. Ili pli ofte malgajnas laboron. Ĝi estas dufoje ofta en viroj ol en virinoj. La simptomoj similas al simptomoj en infaneco.

Laŭ (Diagnostic and Statistical Manual of Mental DisordersDSM-IV) simptomoj dum adulteco enhavas:

  • malbona atento al detaloj, kaj malzorgaj eraroj en laborejo
  • manoj kaj piedoj moviĝas dum sidado
  • la ulo ne povas sidi en unu loko longtempe
  • estas malfacila teni atenton (kaj dum taskoj kaj dum ludo)
  • la ulo ne povas atenti dum oni parolas direkte al li
  • la ulo sentas sin sendorma aŭ maltrankvila
  • ne povas sekvi ordonojn kaj finiĝi taskojn
  • la ulo sentas, ke li devas iri aŭ kiel li estas gvidita de motoro
  • malamas taskojn, kiuj bezonas kontinualan mentalan strebon
  • abunda parolo
  • perdo de laboriloj
  • respondo de parte eldiritaj demandoj
  • la ulo facile malkvietiĝas
  • malpacienco
  • forgesema dum taskoj
  • la ulo ofte interrompas parolon de aliaj
  • la ulo ofte molestas aliajn

Akompanaj povas esti:

  • problemoj kun memkontrolo kaj en regulado de konduto
  • malbona memoro
  • malmulta energio por taskoj
  • malfacilaĵo kontrolo de emocioj kaj motivoj
  • pli variado dum plenado de taskoj ol normale
  • kronika malprecizo
  • malbona majstrumado de tempo
  • plenumado de taskoj facile iĝas enua
  • malbona memfido
  • anksio
  • deprimo
  • ŝanĝo de humuro
  • adaptiĝaj malfacilaĵoj kaj malfacilaĵoj trovi laboron
  • problemoj en homaj rilatoj
  • uzado de legalaj kaj nelegalaj drogoj
  • troa riskado

La simptomoj povas esti severaj aŭ mildaj.

Kiam adulta atentomanka-hiperaktiva perturbo estis nekonita, kuracistoj povis okupi nur iuj problemoj, ekzemple uzado de drogoj, anksioj, deprimo, kaj sintenaj problemoj. Iuj komprenis ilian perturbon nur tiam, kiam ĝi estis rekonita ĉe ilia infano. Por fari diagnozon, la ulo devas paroli pri lia vivo kaj pri lia kariero. Lakuracisto demandas aliujn en ĉirkaŭaĵo de la ulo. Ankaŭ korpaj ekzamenoj kaj psiĥologiaj testoj estas necesaj. Pleje mem la diagnozo estas granda rekonado por la ulo, ĉar li ekkonas kialon de liaj konfliktoj kaj malsukcesoj.

Rilato de skizofrenio estas ĉe 1%. Laŭ estimadoj, rilato de atentomanka-hiperaktiva perturbo estas minimume la sama, kaj maksimume pli ol 3,5%.

Kritikoj redakti

Laŭ la scientologio mankas sciencaj rezultoj, kiuj aprobus, ke atentomanka-hiperaktiva perturbo estus malsano, do pravigus doni fortajn drogojn al infanoj.

Lawrence Diller, kiu estas kuracista doktoro de San Franciska Kalifornia Universitato, povis trovi neniun artikolon pri fizikaj aŭ ĥemiaj malordojn en atentomanka-hiperaktiva perturbo por lia prelego en konferenco DEA 1996.

Laŭ neŭrologo Fred A. Baughman (Junior) kaj infanneŭrologo estas tiu malsano malsincere rekonebla.

Oni uzas Ritalin por kuraci atentomanka-hiperaktiva perturbon malgraŭ, ke ĝi havas ekscitecon inter ĝiaj kromefikoj.

Oni ne havas evidentaj kriterion por rekoni atentomankan-hiperaktivan perturbon. Oni estimis per sama metodo en la Usono rilaton de atentomanka-hiperaktiva perturbo por 5%-7%, kaj en Unuiĝinta Reĝlando 1%. Laŭ kritikoj, oni uzas tre multe tiun diagnozon, kaj donas tro multan drogojn, por pligrandigi profiton de farmacia industro.

Pri kritikoj redakti

Povas varii laŭ tempo kaj kulturo, kiuj statoj estas konsideritaj kiel malsanoj kaj kiuj ne. En kulturoj, kiuj ne konas skribon, kaj ne devas ĉiu nepre paroli fremdajn lingvojn, oni ne konas disleksion. En tiu ĉirkaŭaĵo, homoj, kiuj povus esti disleksiaj en aliaj kulturoj, havas tre bonan bildan imagon, kreativecon, kaj senvortan pensadon, kiuj povas esti avantaĝoj. En iuj kulturoj, skizofreniuloj estas konsideritaj havi ligon kun spiritoj. Tie ne estas skizofreniuloj konsideritaj kiel malsanuloj aŭ malkapabluloj, kiuj povas esti danĝeraj por socio kaj ankaŭ kontraŭ mem, sed eminentaj membroj de tribo, kiuj estas respektitaj, kiuj estas demanditaj por ratoj, kaj por tiu oni pagas per diversaj objektoj kaj manĝaĵo. Ankaŭ nia socio havas akordon, kiu estas malsano, kaj kiu ne. Se oni tro malsamas de la plimulto, kaj tiu malfaciligas lian vivon, estas pli bona por helpi al li, ol ne helpi al li por vivi pli bonan vivon.

Ankaŭ kategorizado de psikaj drogoj estas demanda. Korpo de diferencaj homoj reagas alie al psikaj drogoj; kuracistoj kaj apotekistoj ne povas dozi ilin al oni. Psiĥiatroj bezonas semajnojn por eksperimentoj kun la malsanuloj, dum ili povas determini la bonan dozon. Kaj eblas, ke malfrue montriĝas, ke ili eraris. Eblas, ke la drogo ne estas por la malsanulo. Se la ulo havas normalan konsciencon, spikaj drogoj ne plibonas lian konsciencon, sed deprimas lin. Psikaj drogoj havas diferencan efikon al uloj kun atentomanka-hiperaktva perturbo: trankvilantoj stimulas, kaj stimuliloj trankvilas. Se stimuliloj estas bone dozitaj, ili ne konfuzas la ulon, sed eblas normalan lernon, laboron kaj konduton.

Pri rekonado de la perturbo, ekspertoj povas mezuri psikajn, mentalajn kaj kognitivajn kapablojn; al tiu apartenas kapablo de atento. Ili konas kaj rekonas ankaŭ ĉefajn kaj sekondarajn simptomojn. Eblas opiniojn, ke la perturbo ne estas malsano; sed, se oni povas plibonigi vivkvalitojn de la uloj, lasu fari tiun.

Pri kromvirkoj, drogoj povas efiki alie por diferencaj homoj. Eblas, ke iu drogo havas kontraŭan efikon, kaj plifortas simptomon, kiun ĝi elimini devas. Kromvirkoj estas maloftaj, kaj ankaŭ por tiuj eksperimentas kuracistoj kun la uloj.

Terapio redakti

Neniu terapio povas kuraci kraniajn leziojn kaj ŝanĝi prilaboron de informacio, sed oni povas multe plibonigi vivkvaliton, plibonigi memdisciplinon, kaj aprobi atenton. La ADHD remanas, sed per bona terapio, ĝi malofte okazas grandan problemon.

Estas, kiuj pensas, ke variaj malsanoj okazas atentomankan-hiperaktivan perturbon, kaj se oni faras propran terapion (ekzemple dieton) kontraŭ tiuj malsanoj, ankaŭ la perturbo malaperas. Ili montras spertajn rezultojn, sed ekspertoj ne kredas tiujn, kaj ankaŭ ne kontrolas ilin.

Oni sugestas luktosportojn, kiuj helpas uzi agreson pro sociale, plibonigas atenton, memestimon.

Dum infanaĝo redakti

Dum infanaĝo pleje oni uzas kuracilojn. Eble estas ankaŭ psiĥologia kaj pedagogia helpo necesa; en tiu kazo, dozoj estas pli malgrandaj. Se oni bezonis kuracilojn dum infanaĝo, estas 80%, ke ankaŭ dum adoleskaĝo bezonas ilin. Oftas trodiagnozo kaj trokuracado per kuraciloj.

Pli novaj metodoj uzas kuracilojn malpli. Ili estas nur helpiloj komence, aŭ plenigiloj dum aliaj terapioj. La kuraciloj povas helpi nur, se estas kraniaj diferencoj.

Movterapiaj metodoj por terapi ADHD estas kompleksaj movterapioj, tiuj estas BEMER-, Delacato- kaj Kulcsár-metodoj. Guta balancilo estas ilo uzitaj dum tiuj terapioj; lulado kvietigas, kaj tridimensia movo stimulas kranion.[4]

Oni esploras efikon de magnetan spacon al atento.[5]

Por terapio oni uzas stimulantojn. Efiko komencas en unu horo; en iuj kazoj oni bezonas pli multan tempon, eĉ semajnojn. Ĝi daŭras kelkajn horojn, kaj oni devas uzi la kuracilojn du aŭ trifoje dum unu tago. Se oni ellasas unu dozon, la simptomoj refortigas. Dum efiko de tiuj kuraciloj, plibonigas atento, la konduto iĝas pli matura, kaj emocioj igas pli stabilaj. Infanoj, adoleskantoj aŭ junuloj estas pli sentema kontraŭ nikotino, kaj pli facile iĝas dependaj de nikotino. Stimulantoj povas helpi dekutimiĝi.

Sed kuracoj estas nur tempe helpaj. Por fari pli daŭrajn ŝanĝojn, oni devas trovi aliajn metodojn.

Infanoj kun ADHD amas movadon, novaĵojn, kompanion kaj diferencajn eventojn, do tiuj estas eblaj premioj. Dum lernaj situoj tiu montriĝas per tiu, ke ili estas rimerkeblaj per multa, nova kaj interesa stimulo, kaj ili estas pli bonaj en sociaj situoj. Se ne estas sincera, ke ili memoras, ili devas ripeti la diritajn. Necesas lakonaj priskribadoj, kiujn oni devas laŭ neceso ripeti.

Ĉirkaŭaĵo devas esti

  • ordenigita en tempo, sed fleksa
  • pacienca kaj kreativa
  • flekse regulita

Ĉio devas havi ĝian lokon kaj tempon. Grandaj infanoj povas mem reguli tiun. Ankaŭ infanoj kun atentomanka-hiperaktiva perturbo devas lerni fari horplanon por mem.

Plej bona motivado estas per movado kaj imaĝoj. Tiu estas prefera lerna metodo. Bona metakomunikado gravas. Ili necesas konkretajn instruojn.

Estas gravaj pruvaĵoj por konduta terapio. Tiu estas primara terapia metodo por malgrandaj infanoj kaj en mildaj kazoj. Metodoj estas psiĥoedukado, konduta terapio, kognitiva konduta terapio, interpersonala psĥoterapio, familioterapio, lernejaj intervenoj, trejno de socialaj kapabloj, kaj organiza trejno. Parenta trejno povas plibonigi iujn kondutajn problemojn, ankaŭ nekorformecon. Ankaŭ neŭroretrokuplo estas uzita, sed tiu metodo ne estas pruvita.

Familia terapio havas malmultan pruvaĵojn, sed tiuj montras, ĝi estas pli bona ol placebo kaj simila al komuna prizorgado. Estas multa ADHD-specifika grupo por dividi informojn, kiuj povas helpi por familioj.

Trejno de socialaj kapabloj, kondutŝanĝado kaj medikamentoj havas limigitajn, sed bonajn efikojn. Por igi en grupoj kaj havi amikojn estas plej bona metodo antaŭmalhelpi socialiajn problemojn, kiel lernejaj malsukcesoj, deprimo, uzado de drogoj kaj krimoj.

Ankaŭ ordena movado, prefere aeroba movado estas uza en atentomanka-hiperaktiva perturbo, sed plej bona intenso kaj tipo estas nekonita. Farite ordene kaj longe, ĝi plibonas ne nur movajn kapablojn, sed ankaŭ konduton kaj kognitivajn kapablojn. Al tiu apartenas atento, planado, memkontrolo, plilaboro de informoj kaj memoro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Literaturo redakti

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Figyelemhiányos hiperaktivitás-zavar en la hungara Vikipedio.