Atika (dialekto)

dialekto de la antikva greka lingvo

Atika estas dialekto de la antikva greka lingvo kiu estis parolita en la regiono Atiko. Estas la dialekta varianto de la antikva greka kiu estas ĝenerale studata en la lernejoj kiel lingvo de la Antikva Grekio kaj tiukadre ĝi povas esti konsiderata kiel atika lingvo aŭ kiel "la" antikva greka lingvo.

Distribuado de la grekaj dialektoj ĉirkaŭ la jaro 400 a.n.e. La atika helviola en la numero 6 ĉe Ateno kaj norde de la Egea Maro.

Kun la iona dialekto ĝi formas la ion-atikan dialektaran grupon, kies plej rimarkinda trajto estas la paso de [a:] (longa alfo) al [e:] (eto): τιμή anstataŭ τιμά. Ĝi diferencas, tamen, disde la jonia en tio ke la [a:] (longa alfo) ne pasas al [e:] (eto) post la fonemoj [e], [i] kaj [r]: γενέα, οἰκία, χώρα. La dialekta trajto plej propra de la atika dialekto rilate al ĉiuj la aliaj dialektoj konsistas en la ekzisto de la konsonanta grupo [tt] (duobla taŭo) kie aliaj dialektoj havas [ss] (duobla sigmo): πράττω, anstataŭ πράσσω. Laŭlonge de la siglo 5-a jarcento a. K. kaj venontaj la atika dialekto anstataŭis la aliajn dialektojn de la klasika greka, kio kreis la dialekton koinean, el kiu derivas la postaj variantoj de la greka.

Oni konsideras, ke la verkisto kiu uzas plej puran varianton de atika dialekto estas Aristofano, ĉar li surscenigis rolulojn de la popolo.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Duhoux, Yves (1983). Introduction aux Dialectes Grecs Anciens. Lounain-la-Neuve: Cabay. ISBN 2-87077-177-0.
  • Buck, Carl Darling (1955). The Greek Dialects. The University of Chicago Press.