Atingoj de socialismo

Atingoj de socialismo (ruse завоевания социализма) estis populara vortkunmeto en sovetunia diskurso, per kiu oni subkomprenis aron de atingoj pozitive distingantaj socialismon disde kapitalismo.

Blazono de Sovetunio

Ekonomiaj atingoj redakti

  • Establo de socialismaj ekonomiaj rilatoj, kiam produktiloj ne estas privataj.
  • Planita stabila disvolviĝo de ekonomio.
  • Foresto de "marĝenaj tavoloj", kiel en kapitalismaj landoj.

Kaj aliaj atingoj.

Socialaj atingoj redakti

Plej ofte inter "atingoj de socialismo" oni subkomprenis la jenajn socialajn atingojn:

  • Senpaga meza edukado (dekjara) por ĉiuj.
  • Senpaga alta (universitatnivela) edukado.
  • Senpaga sanprotektado, inkluzive regulan kontrolon de sano en laborejoj.
  • Ŝtata subteno por emiritoj ("pensio").

Sociala stabileco kaj ĝenerala disvolviĝo de personeco estis konsiderata kiel prioritato.

Politikaj atingoj redakti

Inter la politikaj atingoj oni listigis la jenon:

  • Socialisma demokratio, memregado.
  • Unupartia sistemo (partio esprimas interesojn de laborantoj).
  • Soci-klasa egaleco (foresto de interklasaj tensioj).
  • Mildiĝo de internacia tensio kaj militemo.
  • Paco kaj amikeco inter popoloj.

Modernaj analizantoj, komparante la post-socialisman socion kun la socialisma, ankaŭ emfazas grandan entuziasmon kaj kolektivismon; foreston de interetnaj konfliktoj; altan aŭtoritaton kaj influon de la ŝtato en la mondo.

Sovetia konstitucio de 1977 pri atingoj de socialismo redakti

Sovetia konstitucio de 1977 proklamis finkonstruon de "evoluinta socialismo" en la lando. Kvankam la teksto de la konstitucio ne enhavas priskribon de "atingoj de socialismo", ĝi en du lokoj uzas tiun vortkombinon kiel ion antaŭdifinitan:

  • "...baziĝante sur la grandaj soci-ekonomiaj kaj politikaj atingoj de socialismo..."
  • "Cele al defendo de atingoj de socialismo, paca laboro de sovetia popolo, memstareco kaj teritoria tuteco de la ŝtato..."

Kritiko redakti

Kritiko de la atingoj redakti

Multaj kritikas la nocion "atingoj de socialismo", parolante ke plejparto de tiuj atingoj estis nur proklamita, sed neniam reale atingita. Kelkaj atingoj, kvankam ekzistantaj en realeco, kaŭzis novajn problemojn kiel neefika funkciado de sanprotekta sistemo kaj aliajn.

Kritiko de la alia socia ordo redakti

Ekzistas ankaŭ kritiko de la alia vidpunkto: kiujn problemojn de socialisma socia ordo solvis anstataŭiginta ĝin kapitalismo?

  • Meze de la 1990-aj jaroj reganta partiula klaso transformiĝis al reganta kapitalisma klaso. Multaj direktoroj iĝis posedantoj de produktejoj, antaŭaj ideologoj de komunismo (ekzemple Jegor Gajdar) iĝis reformemaj liberaluloj, antaŭaj membroj de la supera regantaro (Boris Jelcin, Viktor Ĉernomirdin) iĝis regantoj de la nova ŝtato.
  • Giganta burokratio kreskis kaj plifirmiĝis.
  • Nur pligrandiĝis la diferenco inter la reganta elito (restinta same ferma grupo, kiel antaŭe) kaj la cetera parto de la socio.
  • En la socia sfero plejparto de la atingoj estas perditaj: multiĝas komercaj instruaj kaj medicinaj servoj, sistemo de emeritiĝo (pensia sistemo) estas jam multfoje reformita sed pli kaj pli krizas (laŭ pritaksoj de la Monda Banko kaj aliaj financaj institucioj).