Atlético Madrid estas anonima sporta societo kun sidejo en la urbo Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estas la unua teamo de tiu ento kiu konkuras en la Hispana Ligo de piedpilko kiel Unua Divizio. Ĝia oficiala lokalo estis dum jaroj la Stadiono Vicente Calderón, situanta en la distrikto Arganzuelo, kiu havas spacon por 54.851 spektantoj, sed nun estas la Metropola Stadiono.

Atlético Madrid
futbala klubo
Kluba nomo  Club Atlético de Madrid
Kromnomo Colchoneros
Fondita  1903
Stadiono  Metropola Stadiono
Madrido
Kapacito  68.456
Prezidanto  Enrique Cerezo
Trejnisto  Diego Simeone
Ligo  La Liga
2021-22  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.clubatleticodemadrid.com
Hejme
Ekstere
vdr
Athletic de Madrid en 1927
Sekvantoj de Atlético de Madrid

La 26-an de aprilo 1903, grupo de biskajaj studentoj de la Speciala Lernejo de Inĝenieroj pri Minoj, formita de Ramón de Arancibia kaj Lebarri, Ignacio Gortázar kaj Manso, Ricardo Gortázar kaj Manso, kaj Manuel de Goyarrola kaj Alderna, decidis fondi branĉan teamon de la Athletic Club de Bilbao, kiu nomiĝis Athletic Club de Madrid. En 1928 ĝi konvertiĝis en unu el la kluboj fondintoj de la Hispana Ligo de Futbalo, estante parto de ĝia Unua Divizio kaj en 1992 kaj laŭ la hispana Leĝo de la Sporto, ĝi iĝis Sporta Anonima Societo.

La prezidento de la ento estas la kinoproduktanto Enrique Cerezo. Aliflanke, Filipo de Burbono kaj Grekio, princo de Asturio kaj heredanto de la Hispana Krono, estas honora prezidento de la klubo.

Atlético de Madrid estas la tria hispana klubo kun pli da naciaj titoloj de la Ligo (10 titoloj). Ĝi estas la kvara klubo de Hispanio kun pli da titoloj de la Pokalo kaj la tria kiu pli da sezonoj ludis en Eŭropo.

Ĝi estis la dua hispana klubo kiu proklamiĝis monda ĉampiono de kluboj, gajninte en 1975 la Interkontinenta, kaj la tria kiu ludis en la finalo de la Eŭropa Pokalo, finalo en kiu ĝi konkuris kun FC Bayern München en la Ligo de Ĉampeonoj 1974.

Atlético de Madrid, FK Barcelono kaj Real Madrid estas la nuraj hispanaj teamoj kiuj estis mondaj ĉampeonoj je kluba nivelo.

Eksteraj ligiloj redakti