Atlantika Ĉarto
La atlantika ĉarto estas komuna deklaro de la membroj de kontraŭhitlera koalicio, kiun eldonis dum la Dua Mondmilito, la 14-an de aŭgusto de 1941 la brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt. La deklaro okazis post kvintaga traktado, en la Norda Atlantiko, sur militŝipo ankrita apud Novlando.
Decidoj
redaktiOni komune deklaris, ke
- ili volas pligrandigi siajn landojn nek teritorie nek alimetode
- ili ne deziras tiajn teritoriajn ŝanĝojn, kiujn kontraŭas libera deklaro de la tuŝitaj popoloj
- ili estimas rajtojn de popoloj por libere elekti la ŝtatformon, volas reakiron de perditaj suverenecoj pro okupado
- volas helpi egalan akiron al monda komerco, krudmaterialoj
- ili esperas antaŭhelpon de internacia kunlaborado por pli bonaj laborkondiĉoj, ekonomia evoluo kaj sociala sekureco
- ili volas certigi sentiman, sekuran vivon post neniigo de la nacisocialista tiraneco
- ili volas liberajn marovojojn
- ili volas neniigon de potencialaj agresoroj
La Atlantika ĉarto iĝis baza dokumento por Ligo de Nacioj. Ĝi similas al la 14 punktoj de Woodrow Wilson.
Pluraj punktoj de la ĉarto estis diskutita inter Roosevelt kaj Churchill. Tiel la punktoj 3 kaj 4 minacis la britan regadon, ekskluzivan rajtojn en ties Komunumo de Nacioj. Churchill akceptis la ĉarton kun aldono, ke Britio ne permesas uzon de tiu je Commonwealth. Sovetunio same neglektis la ĉarton en la okupitaj landoj kiel la venkintaj landoj la rajtojn de la enlandaj minoritatoj.
Bibliografio
redakti- Prawo międzynarodowe i historia dyplomatyczna. Wybór dokumentów (Internacia juro kaj diplomatia historio. Elekto de dokumentoj), prilaboris L. Gelberg, 3-a volumo, Varsovio 1960
- United States Information Service: Druga wojna światowa, KAW, Lublin 1990, ISBN 83-03-03103-1