Atok (urdue اٹک estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La historia nomo estis Campbellpur.

Fortikaĵo de Atok
Fortikaĵo de Atok
Atok
urbo
Administrado
Poŝtkodo 43600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 374  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 46′ N, 72° 22′ O (mapo)33.76666666666772.366666666667Koordinatoj: 33° 46′ N, 72° 22′ O (mapo) [+]
Alto 359 m [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Atok (Panĝabo)
Atok (Panĝabo)
DEC
Atok
Atok
Situo de Atok
Atok (Pakistano)
Atok (Pakistano)
DEC
Atok
Atok
Situo de Atok

Map

vdr
Kolegio en Atok

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Atok situas en norda parto de la lando sur montetaro laŭ la orienta bordo de Induso. Peŝavaro troviĝas 67, Islamabado 78, Ravalpindio 80, Fajsalabado 286, Lahore 325, Kveta 638, Sukur (Pakistano) 760, Karaĉio 1123 km-ojn (aere) [2].

Historio redakti

Tiu loko estis konkerita fare de la Persa Imperio kaj poste en 327 antaŭ Kristo de Aleksandro la Granda, sed dum la longa historio estis ankaŭ aliaj konkerintoj. La arto prosperis ĝis la 5-a jarcento, kiam la regiono estis konkerita fare de la hunoj. En la 11-a jarcento la loko apartenis al sultanlando. Timur transiris la Induson ĉe Atok en 1398. La fortikaĵo estis kompletigita en 1583. En 1758 granda batalo okazis ĉi tie. Ekde 1799 dominado de sikoj okazis, inter 1849-1947 la britoj, kiuj kreis Campbellpur (nuna Atok) en 1903. Post la sendependeco de Pakistano la minoritataj hinduoj kaj sikoj elmigris al Barato, dum islamaj rifuĝintoj el Barato ekloĝis en Atok. La pakistana registaro renomis urbon al Atok en 1978.

Ekonomio redakti

Atok estas komerca centro, ĉar la Induso estas ĉi tie trairita de la milita kaj komerca itinero al Afganio. En 1883 malfermiĝis la fera ponto. La unua naftoputo ekfunkciis en la proksimeco en 1915.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1901 1961 1972 1981 1998 2010 2017
2866 19 041 29 172 39 986 69 588 97 374 146 396
 
Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Atok kiel Attock City

Klimato redakti

Atok havas varman klimaton somere kun maksimumaj temperaturo 40 'C-ojn. Jare pluvas po 783 mm.

Trafiko redakti

Atok situas laŭ fervoja linio inter Ravalpindio-Peŝavaro, kie ankaŭ internaciaj flughavenoj funkcias.

Vidindaĵoj redakti

  • fortikaĵo

Fontoj redakti