Spino (fiziko)

(Alidirektita el Atomkerna spino)

Pri anatomiaj kaj geologiaj signifoj de la vorto, vidu la artikolon spino.

--

Arta reprezento de du objektoj, kun
spino 5/2 (fermiono) kaj 2 (bosono), respektive.[1]

En kvantuma fiziko spino estas fundamenta kvantuma nombro indikanta la transformadan karakteron laŭ rotacio de speco de partiklo. Normale, spino estas nenegativa entjero aŭ duonentjero, t.e., nenegativa entjero plus duono.[2] Spino povas ankaŭ esti pensata kiel la propra angula movokvanto de partiklo nerilata al movo (kiel spinmomanto); partiklo kun spino havas propra angula movokvanto , kie estas la reduktita konstanto de Planck.

La spino de ia partiklo estas rilatita al sia statistiko: normale, partiklo kun entjera spino estas bosono kaj sekvas statistiko de Bose-Einstein; partiklo kun duonentjera spino estas fermiono kaj sekvas statistiko de Fermi-Dirac.[3]

Operatoro de spino redakti

Laŭ kvantuma mekaniko, kvantumaj nombroj (kaj pli ĝenerale tutaj observeblaj kvantoj) estas difinita de kaj asociata al sinadjunktaj operatoroj. La operatoroj de spino   sekvas la jenajn rilatojn:

 

kie   estas la simbolo de Levi-Civita. Oni povas pruvi el tiu rilatoj ke la ajgenvektoroj samtempe de   kaj  [4] devas esti   kun ajgenoj

 
 .

La parametroj   kaj   estas aŭ entjero aŭ duonentjero. La parametro   estas nomita (tuta) spinon, dume la alia parametro   estas nomita la z-projekcion de spino. Konkrete, la operatoroj povas esti reprezentitaj kiel tri   sinadjunktaj matricoj. Por  , la matricoj estas la matricoj de Pauli

 ,  ,  .

Sekvas ke ondfunkcio   de kvantuma partiklo kun spino   estas difinita ne sole sur fizika spaco, sed sur ambaŭ spaco kaj parametro  .

La orbita angula movokvanto ankaŭ sekvas la komutkrampajn rilatojn. Tamen, la ajgenvektoroj de orbita angula movokvanto estas funkcioj sur sfero (specife, sferaj harmonikoj), dum la ajgenvektoroj de spino ne estas funkcioj. Por orbita angula movokvanto, ĉar ĝi estas kontinue difinita sur sfero,   kaj   devas esti entjeroj; sed por spino, duonentjeroj estas ankaŭ permesitaj. Pli precize, la operatoroj de orbita angula movokvanto agas sur spaco de funkcioj; la operatoroj de spino agas sur spaco izomorfia al  .

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ball, Philip (26a de novembro 2009). «Quantum objects on show». Nature 462 (7272): 416. doi:10.1038/462416a. Konsultita la 12an de Aŭgusto 2021.
  2. Sed ekzistas ekzemploj de neentjeraj spinoj, la aniono (angle anyon).
  3. Almenaŭ por reala partikloj. La fantomoj de kampteorio estas fikciaj "partikloj" kun la "malĝusta" statistiko — Bose-Einstein por bosonoj, Fermi-Dirac por fermionoj.
  4. Tie ĉi   estas arbitra direkto. Oni povas uzi  -n aŭ  -n. La   estas konvencia.