Atomomaso

(Alidirektita el Atommaso)

Atomomaso, antaŭe atompezo, estas la maso de atomo. Por ĝi, kiel por ĉiu maso en la SI-sistemo povas esti uzata la mezurunuo kilogramo. Por kelkaj kalkuladoj estas pli praktike uzi la atomomasan unuon u.

Laŭdifine, unu atommasa unuo (1 u) egalas al 1/12 de la maso de unu atomo de karbono-12:

en SI-unuo : 1 u = 1,660 538 782  × 10−27 kg;
en nuklea fiziko, estas pli oportune esprimi mason per MeV/c²[1]
kun la valoro:1 u =  931,494  028 MeV/c².

Elementoj kutime havas diversajn izotopojn. Ĉiu izotopo havas malsaman atomomason. La atomomaso de elemento estas la averaĝo de la atomomasoj de la izotopoj en la sama proporcio, kiel ili troviĝas en la naturo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti