La atonismo estis unu de la plej fruaj monoteismaj religioj registritaj en la historio.[1][2] La kulto instruis, ke estas nur unu dio (Atono), kaj ke Aĥnaton kaj Nefertito estas liaj gefiloj.[3] Temas pri la dua konata religio kiu konvertiĝis en la oficiala religio de la registaro en la Antikva Egipto, kaj ĝi anstataŭis la jarcentdaŭran antaŭan kulton politeista.[4] La atonistoj konstituis la majoritaton de la egipta loĝantaro en ties pinta epoko.[5][6] La kulto instruis, ke Atono estas mizerikorda, ĉiopova, unnura, kaj gvidanto de la homaro tra siaj filoj.[7] La sanktaj skribaĵoj de la religio estis verkitaj en la amarna periodo, kaj estis konsiderataj la laŭvorta parolo de la dio, same kiel la instruoj kaj ekzemploj normigaj.[8]

La atonistoj kredis, ke la religio estas la kompleta kaj universala versio de prafido.[9] La kulto estis elitema, en kiu nur la membroj de la reĝa familio povis rekte adori la dion kaj la homoj devis adori ĝin nur tra ili.[10] La religiaj konceptoj kaj praktikoj tuŝis praktike ĉiujn aspektojn de la vivo kaj de la socio, el la arto ĝis la sociala bonfarto. La urbo Aĥetaton estis sankta urbo por kulto.[11]

Notoj redakti

  1. Aton en Britannica. Alirita la 27an de Novembro 2017.
  2. Aten, god of Egypt Siteseen Ltd. Junio 2014. Alirita la 22an de Decembro 2014.
  3. Bennett, John (1965) Notes on the 'Aten' jstor=3855637 The Journal of Egyptian Archaeology volume 51 pp. 207–209 doi=10.2307/3855637
  4. Joyce Tyldesley, Nefertiti: Egypt's Sun Queen, Penguin UK, 2005
  5. Heath (2015), p. 180
  6. Hawass, Saleem (2016), p. 131-132
  7. Jan Assmann, Religion and Cultural Memory: Ten Studies, Stanford University Press 2005, p. 59
  8. Gunn, Battiscombe (1923) Notes on the Aten and His Names jstor=3854036 The Journal of Egyptian Archaeology volume 9 issue 3/4 pp. 168–176 doi=10.2307/3854036
  9. Pasquali, Stéphane, A sun-shade temple of Princess Ankhesenpaaten in Memphis?, The Journal of Egyptian Archaeology (2011) volume 97, p. 219 jstor=23269901
  10. Wilkinson, Richard H. (2003). The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. pp. 236–240
  11. Fleming, Fergus, kaj Alan Lothian (1997). The Way to Eternity: Egyptian Myth. Duncan Baird Publishers. p. 52