Attila Dóka
Attila Dóka, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dóka Attila estas hungara komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto.
Attila Dóka | |
---|---|
Attila Dóka en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1977 (47-jaraĝa) en Gyál |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • kantisto • komponisto |
Attila Dóka [1] naskiĝis la 9-an de marto 1977 en Gyál (aglomeraĵo de Budapeŝto).
Biografio redakti
Attila Dóka frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Jam dekomence li interesiĝis pri muzikoj kaj aŭtosportoj. Dum la lernejaj jaroj li jam fondis ŝlagrorkestron, kie li komponadis kaj verkis testojn. Ekde 1998 li havas postenon en informa laborejo, kie li faris precipe intervjuojn. En la 2010-aj jaroj li jam prezentas kantojn kun signifaj aktoroj (ekzemple Károly Nemcsák).
Elektitaj komponaĵoj por poemoj redakti
- Endre Ady: Budapest éjszakája szól (2013)
- Attila József: Tiszta szívvel (2013)
- János Arany: Vigasztaló (2015)
- Sándor Petőfi: Füstbe ment terv (2015)
Propraj kantoj kun tekstoj redakti
- Nagymamád (1992)
- Slágerek (2001)
- Hol van az az ország? (2015)
Komponaĵoj por aŭdeblaj romanoj en interreto redakti
- István Fekete: Tüskevár (2009)
- Elek Benedek: Világszép Nádszál kisasszony (2011)
Lia libro redakti
- „A magyar autó- és motorsport hősei 2012-ben” (kolekto de intervjuoj)
Fontoj redakti
- oficiala paĝo kun foto Arkivigite je 2019-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- aŭdeblaj muzikaj videoj