Attila Hörbiger

aŭstra aktoro

Attila HÖRBIGER (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1896 en Budapeŝto, mortinta la 27-an de aprilo 1987 en Vieno) estis aŭstra aktoro. Inter 1935 kaj 1937 kaj denove inter 1947 kaj 1951 ludis li la rolon de Jedermann ĉe la Festivalo de Salcburgo.

Attila Hörbiger
Attila Hörbiger en la rolo de Jedermann, 1947.
Attila Hörbiger en la rolo de Jedermann, 1947.
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1896 (1896-04-21)
en Budapeŝto
Morto 27-an de aprilo 1987 (1987-04-27) (91-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Grinzing Cemetery (en) Traduki, 6/3/3 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Hanns Hörbiger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Paul Hörbiger kaj Alfred Hörbiger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Paula Wessely Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Christiane Hörbiger, Elisabeth Orth (mul) Traduki, Maresa Hörbiger (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teatra aktoro
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Estante filo de la inĝeniero Hanns Hörbiger, li transloĝiĝis en 1903 Vienon. Inter 1906 kaj 1914 frekventis li la konventan gimnazion de Sankt Paul im Lavanttal kie li spertis unuajn aktorajn momentojn. En 1919 li premieris en Wiener Neustadt. Poste li aktoris en Stutgarto je Schwäbische Volksbühne, en 1920 en Bozen, en 1921 ĉe Raimund-teatro Viene, en Bad Ischl kaj en 1922 en Liberec.[1], en 1923 je Jarno-teatro (Viene), en 1925 en Brunno kaj inter 1926 kaj 1928 je Neues Theater de Prago.

Inter 1928 kaj 1949 apartenis li al la ensemblo de la viena teatro "Theater in der Josefstadt", de 1950 ĝis 1975 al la aktoraro de Burgteatrejo. En la 15.10.1955, okaze de le remalfermo burgteatreja, li estis Rudolfo en la grillparzer-a verko König Ottokars Glück und Ende.

En la 6.4.1974 li partoprenis kiel Natano ĉe la burgteatreja premiero de Nathan der Weise, dume lia plej maljuna filino Maresa estis Reĥa. En 1985 estis la lasta fojo de lia sinprezento sceneje en la raimund-a Der Diamant des Geisterkönigs.

Familio

redakti

De junio 1924 estis lia edzino la operkantistino Consuelo Martinez; divorco estis en 1934. En novembro 1935 nuptis li la aktorinon Paula Wessely. Iliaj infanoj estis Elisabeth Orth, Christiane Hörbiger kaj Maresa Hörbiger. Post Anschluss li petis membrecon ĉe NSDAP; oni akceptis lin sub la partinumero 6.295.909)[2]. Kun la dua edzino li ludis en la kontraŭpola kaj antisemitisma filmo Heimkehr[3] sub la reĝisorado de Gustav Ucicky en 1941. Jam en 1936 ambaŭ por Aŭstrofaŝismo pretis ludi en la propaganda filmo Ernte (1936). En 1944 li figuris sur la listo de difavoratoj.[4] Sed ankaŭ helpadis la paro persekutatajn judajn amikojn.[5] Ankaŭ la nepo Cornelius Obonya estas aktoro.

Filmaro (elekto)

redakti
  • 1929: Nachtlokal
  • 1929: Das Mädchenschiff
  • 1930: Die Tat des Andreas Harmer
  • 1930: Das Wolgamädchen
  • 1930: Das Flötenkonzert von Sans-souci
  • 1930: Kaiserliebchen
  • 1930: Der unsterbliche Lump
  • 1931: Die große Liebe
  • 1931: Ihre Hoheit befiehlt
  • 1932: Sehnsucht 202
  • 1932: Lumpenkavaliere
  • 1933: Der große Trick
  • 1933: Der Tunnel
  • 1934: Zwischen Himmel und Erde
  • 1934: Punks kommt aus Amerika
  • 1935: Varieté
  • 1935: Die Liebe des Maharadscha
  • 1935: Tagebuch der Geliebten
  • 1936: Mädchenpensionat
  • 1936: Die Julika
  • 1937: Premiere
  • 1937: Revolutionshochzeit
  • 1938: Spiegel des Lebens
  • 1938: Fracht von Baltimore
  • 1938: Zwischen Strom und Steppe
  • 1939: Menschen vom Varieté
  • 1939: Grenzfeuer
  • 1939: Renate im Quartett
  • 1939: Frau im Strom
  • 1940: Donauschiffer
  • 1940: Die letzte Runde
  • 1940: Im Schatten des Berges
  • 1940: Wetterleuchten um Barbara
  • 1941: Heimkehr
  • 1942: Späte Liebe
  • 1943: Die kluge Marianne
  • 1943: Die goldene Fessel
  • 1944: Am Ende der Welt
  • 1944: Freunde
  • 1944: Ulli und Marei
  • 1947: Das unsterbliche Antlitz
  • 1948: Gottes Engel sind überall
  • 1948: Der Engel mit der Posaune
  • 1948: Maresi
  • 1949: Vagabunden
  • 1950: Das vierte Gebot
  • 1950: Cordula
  • 1951: Maria Theresia
  • 1951: Gefangene Seele
  • 1953: Der Verschwender
  • 1953: Ich und meine Frau
  • 1954: Die Hexe
  • 1954: Weg in die Vergangenheit
  • 1955: Spionage
  • 1955: Das Mädchen vom Pfarrhof
  • 1955: Der Major und die Stiere
  • 1956: Kronprinz Rudolfs letzte Liebe
  • 1956: Liebe, die den Kopf verliert
  • 1956: Der Meineidbauer]
  • 1956: Kaiserjäger
  • 1957: Der Edelweißkönig
  • 1961: Man nennt es Amore
  • 1965: Der Alpenkönig und der Menschenfeind
  • 1970: Der Querulant
  • 1973: Nichts als Erinnerung
  • 1974: Karl May
  • 1980: Wahre Geschichten – frei erfunden

Honoroj

redakti
  • 1950: Kammerschauspieler
  • 1954: Bundesverdienstkreuz (unua klaso)
  • 1959: Kainz-Medaille
  • 1961: Ehrenring der Stadt Wien
  • 1966: Grillparzer-Ring
  • 1971: Ehrenmitglied des Burgtheaters (honormembro de Burgteatrejo)
  • 1971: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
  • 1977: Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 1980: Nestroy-Ring
  • 1985: Raimund-Ring

Literaturo

redakti
  • Elisabeth Orth: Märchen ihres Lebens. Meine Eltern Paula Wessely und Attila Hörbiger. Molden, Wien 1975, ISBN 3-217-05032-0.
  • Georg Markus: Die Hörbigers. Biografie einer Familie. Amalthea Verlag, Wien 2006, ISBN 3-85002-565-9.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Rudolf Simm: "Reichenberg - ein Kurzportrait"
  2. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/11601044
  3. Hans Schmid: "Schwierige Heimkehr" - Telepolis, 17.3.2012
  4. "Hörbiger, Attila", ĉe: Ernst Klee: Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. Frankfurt am Main: S. Fischer, 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 256
  5. Wie österreichische Publikumslieblinge sich mit dem NS-Regime arrangierten, profil.at, 23.2.2010