Attila Mátyás
Attila Mátyás [mAtjAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátyás Attila estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto).
Attila Mátyás | |
---|---|
Attila Mátyás | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1963 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto • komponisto • gitaristo |
Attila Mátyás[1] naskiĝis la 28-an de junio 1963 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Attila Mátyás ricevis gitaron en 1978, post 3 jaroj li gitarludis en lernejaj orkestroj. Li frekventis gimnazion kaj muziklernejon, poste li studis por iĝi inĝeniero pri presado. Tamen li elektis la muzikon kaj ekde 1986 li apartenis al diversaj ŝlagrorkestroj. En 1998 li fondis propran ŝlagrorkestron, post 3 jaroj li denove estis fondinto, tiu orkestro akompanas lin dum koncertoj. Li kreis ankaŭ propran muzikstudion, kie li registras sondiskojn kaj komponas akompanajn melodiojn por naturfilmoj.
Elektitaj ŝlagrotekstoj [1] redakti
- Ahogy senkit
- Ez a karmám
- Sohasem késő
- Velem maradnál