Attila Matusek
hungara aktoro
Attila Matusek [matuŝek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Matusek Attila estas hungara aktoro.
Attila Matusek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1992 (32-jaraĝa) en Nové Zámky |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Slovakio ![]() |
Alma mater | Universitato de Kaposvár (–2016) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Attila Matusek[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1992 en Nové Zámky (ankoraŭ Ĉeĥoslovakio, nun jam Slovakio).
Biografio
redaktiAttila Matusek apartenis al la hungara minoritato en Slovakio. Li estis edukita en Komárno, kie li maturiĝis en mezlernejo en 2011. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2016. Lia ĉefinstruisto estis Pál Kocsis (aktoro). Inter 2014-2020 li estis membro de Teatro Weöres Sándor. Kelkfoje li ankaŭ reĝisoris, precipe en Slovakio. Li ricevis premieton en 2017.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- William Shakespeare:
- La Dresado de la Megero - Hortensio
- Tito Androniko - Mutious
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Vsevolod Emiloviĉ Bejerhold
- Molière: Tartufo - Lőrinc (sekretario)
- Mihály Eisemann: Én és a kisöcsém - D-ro Vas
- Gábor Presser – Dusán Sztevanovity: A padlás - Üteg
- Ede Tóth: A falu rossza - Lajos
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - grafo Mixi Técsey
- Ernő Szép: Vőlegény - Lala
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Ŝekspiro:
- Carlo Goldoni: Bugrisok
- Dennis Kelly: DNS
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Dilemma (2020) - Andris