Attila Péterfalvi
Attila Péterfalvi, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Péterfalvi Attila András estas hungara juristo, ombudsmano, altlerneja instruisto.
Attila Péterfalvi | |
---|---|
![]() Attila Péterfalvi en 2019 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Péterfalvi Attila András |
Naskiĝo | 29-an de marto 1957 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veres Palne High School • Universitato Eötvös Loránd • Nacia Universitato pri Publikaj Servoj |
Okupo | |
Okupo | advokato • universitata instruisto |
Attila Péterfalvi[1] naskiĝis la 29-an de marto 1957 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Attila Péterfalvi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981, post 2 jaroj kaj en 1998 diplomojn en pli alta grado. Inter 1981-1983 li laboris en municipo de Veszprém (urbo), poste li havis plurajn postenojn en la departemento. En 1986 li ekinstruis en Altlernejo pri Publikaj Servoj, en 1991 li ricevis stipendion de NATO por okupiĝi pri defendo de personaj datenoj. Inter 2001 kaj 2007 li estis ombudsmano pri defendo de personaj datenoj, poste li gvidis oficejon en simila temo. En 2014 li akiris sciencan gradon Ph.D..
Elektitaj kontribuoj redakti
- Adatvédelem és információszabadság a mindennapokban (2012)