Attila Zoller

Attila Cornelius Zoller (* 13-an de junio 1927 en Visegrád, Hungarujo; † 25-an de januaro 1998 en Townshend, Vermonto) estis hungara ĵazmuzikisto.

Vivo kaj verkadoRedakti

Une Zoller lernis ludi violonon, kontrabason kaj flugilkornon, antaŭ ol li definitive sin turnis al gitaro. Lia koncertkariero komencis en la ĵazklubejoj de Budapeŝto post la fino de la Dua Mondmilito. Li forlasis Hungarujon en 1948 cele al Vieno mallonge antaŭ la fermado de la Fera Kurteno. Post kunmuzikado kun pianistino kaj akordionistino Vera Auer (ĝis 1954) kaj koncertvojaĝoj kun Joe Zawinul li iris al Germanujo, kie li komence laboris kun Dave Amram, Albert Mangelsdorff kaj Jutta Hipp, poste kun Hans Koller kaj Oscar Pettiford. En 1959 li enmigris en Usonon, kie li kune kun Ornette Coleman kaj Don Cherry lernis ĉe somera Ĵaz-Lernejo je Lenox. Tie Zoller ekhavis kontakton kun pli libera ĵazo.

En la bandetoj de Benny Goodman, Chico Hamilton, Stan Getz kaj Herbie Mann Zoller ludis, antaŭ ol li fondis proprajn grupojn kun Don Friedman, Dave Pike, Herbie Hancock, Ron Carter kaj Lee Konitz. Aldone ekestis surdiskigoj kun Klaus Doldinger. Ekde 1965 Zoller pli sin dediĉis al libera ĵazo, ne sen ankaŭ transprenoj aliajn tendencojn de la malfruaj sesdekaj jaroj. Ĉiam hungareca popolmuzika influo estis aŭdebla. Krom tio Zoller renomiĝis per filmmuzikoj por la filmado de Das Brot der frühen Jahre (Heinrich Böll) kaj de Katz und Maus (Günter Grass) same kiel per ĵaza-lirika projekto de Joachim Ernst Berendt (kun Emil Mangelsdorff, Peter Trunk kaj Klaus Weiss) same kiel kun recitisto Gert Westphal. En 1979 kaj 1980 li faris tri diskojn kun duopo-registraĵoj kun Jimmy Raney, modelulo de Zoller pri gitarludo.

En la Vermonta Ĵaz-Centro, fondita de li en 1972, lernis i.a. Pat Metheny sian metion. Zoller ankaŭ evoluigis sonprenilo por la elektra gitaro por la etikedo Shadow same kiel gitarojn kunlabore kun la firmaoj Framus kaj Höfner. Ĉi-unua havas en sia programo gitarmodelon laŭ Attila-Zoller nome Framus AZ, kiun ankaŭ Zoller mem ludis.

DistingojRedakti

  • Premio de Down Beat, en 1964 kaj 1973
  • Germana Filmpremio pro la muziko por la filmo Das Brot der frühen Jahre
  • Premio de New England Foundation for the Arts en 1995 por liaj meritoj en la ĵazedukado

DiskojRedakti

  • 1964: Heinrich Heine: Lyrik und Jazz (Philips/Universal) kun Emil Mangelsdorff, Peter Trunk, Klaus Weiss samkiel Gert Westphal
  • 1965: Zo-Ko-So (MPS) kun Martial Solal, Hans Koller
  • 1965: The Horizon Beyond (Emarcy/Act) kun Don Friedman, Barre Phillips kaj Daniel Humair
  • 1970: Gypsy Cry (Collectables) kun Lew Tabackin, Herbie Hancock, Reggie Workman, Victor Gaskin
  • 1979: The K & K in New York ((L & R) kun Koller kaj George Mraz
  • 1979: Common Cause (Enja) kun Ron Carter kaj Joe Chambers
  • 1992: Live Highlights (Bhakti) kun Wolfgang Lackerschmidt
  • 1994: When It’s Time (Enja) kun Lee Konitz, Santi Debriano, Yoron Israel
  • 1997: Lasting Love – Solo Guitar (Zoller ludas sole nure siajn komponaĵojn)
  • 1998: Last Recordings (Enja)

LiteraturoRedakti

  • Géza Gábor Simon: Immens gut. Attila Zoller. Sein Leben und seine Kunst. Budapeŝto 2003. ISBN 963-206-928-5
  • Heinz Protzer: Attila Zoller. Sein Leben, seine Zeit, seine Musik. Erftstadt 2009. ISBN 978-3-00-026568-6

Eksteraj ligilojRedakti