Auboranges
Auboranges estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Auboranges | |
---|---|
Blazono de Auboranges | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Glano |
Koordinatoj | 46° 34′ 58″ N 6° 48′ 21″ O / 46.58278 °N, 6.80583 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 58″ N 6° 48′ 21″ O / 46.58278 °N, 6.80583 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 260 |
Areo | 1,91 km² |
Alteco | 650 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1673 |
Komunumkodo | 2061 |
Mapo de Auboranges | |
Geografio
redaktiAuboranges situas en sudokcidento de la Friburga Mezlando, ĉe la okcidenta bordo dela rivero Brojo, en la mezo inter la urboj Romont kaj Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Auboranges kaj la setlejoj La Possession kaj La Pierre.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,93 km², de kiuj 10,4% estas kovritaj de arbaro, 80,8% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Auboranges limas en nordo al Ecublens, oriento al Rue, en sudo al Oron (VD), en sudsudokcidento al Essertes (VD), en okcidento al Servion (VD), kaj en nordokcidento al Ferlens VD (VD).
Trafiko
redaktiAuboranges situas flanke de la gravaj trafikojoj kaj atingeblas pere de flankaj vojoj de siaj najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. Kvankam la fervojlinio de Moudon al Palézieŭ pasas meze tra la komunuma teritorio, Auboranges ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Auboranges datiĝas el la jaro 1155 kiel Alburengens. En la jaro 1317 la Abatejo de Saint-Maurice akiris la senjorecon pri Auboranges interŝanĝe de Ludoviko la 2-a de Savojo. En la jaro 1536 Auboranges estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Rue kaj post la Helveta Revolucio de 1798 al la Distrikto Rue. En la jaro 1848 Auboranges surbaze de la nova kantona konstituico de Friburgo estis integrita al la Distrikto Glano.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Auboranges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)