Auctoritas estas Latina vorto kaj la origino de la vorto "aŭtoritato". Kvankam historie ĝia uzado estis limigita al studo de la politika historio de Romo, la apero de la fenomenologia filozofio en la 20a jarcento etendigis la uzadon de la vorto en la latinlingva literumado por aludi al klasika koncepto de aŭtoritato.

Reprezentaĵo de kunsido de la Roma Senato: Cicerono atakas Katilino-n, laŭ fresko de la 19-a jarcento. Oni disputis pri Auctoritas.

En antikva Romo, Auctoritas aludis al la ĝenerala nivelo de prestiĝo kiun persono havis en la Romia socio, kaj, kiel konsekvenco, lia influpovo kaj kapablo koncentri subtenon ĉirkaŭ sia intencaro. Auctoritas ne estis simple politika, tamen; ĝi havis kvazaŭreligian enhavon kaj simbolis la misteran "estropovon" de heroaj Romiaj figuroj.

Ankaŭ nobelaj virinoj povis atingi ian gradon de Auctoritas. Por ekzemplo, edzinoj, fratinoj kaj patrinoj de la Juli-Klaŭdia familio havis enorman influon super la socio, la amasoj, kaj eĉ super la politika maŝinaro. Ilia Auctoritas estis plenumita malpli malferme ol tiu de iliaj masklaj samfamilianoj pro la Romsociaj reguloj, sed tamen ili estis ankaŭ povegaj.