August Šenoa

August (Ivan Nepomuk Eduard) Šenoa (origine Skönoa, la 14-an de novembro 1838 ; La 13-an de decembro 1881) estis kroata romanverkisto, kritikisto, redaktisto, poeto, kaj dramisto.

August Šenoa
August Šenoa.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1838 (1838-11-14)
en Zagreb
Morto 13-an de decembro 1881 (1881-12-13) (43-jara)
en Zagrebo, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Tombo Mirogoj [#]
Lingvoj kroata lingvo [#]
Ŝtataneco Kroatio [#]
Alma mater Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great [#]
Familio
Patro Milan Šenoa [#]
Profesio
Pseŭdonimo Onufrius Kopriva [#]
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
August Šenoa

Li skribis pli ol dek novelojn, inter kiuj la plej rimarkinda estas:

  • Zlatarovo Zlato (La Trezoro de l' Oraĵisto, traduko de Fran Kolar-Krom, 1871)
  • Čuvaj se senjske ruke (La Pirato de Senj, 1876)
  • Seljačka buna (La Ribelo de la Kamparanoj, 1877)
  • Diogenes (1878)

Šenoa estis unu el la plej grandaj kroataj romanverkistoj kaj la verkinto de la populara nacia himno "Živila Hrvatska".

VivoRedakti

 
Statuo de Aŭgusto Šenoa en Vlaška strato, Zagrebo

Li estis naskita en Zagrebo, tiam parto de la Habsburga Imperio, en Ĉeĥ-German-devena familio. Lia familia nomo estis originale literumita Schönoa. Lia patro estis Alois Schönoa, kal lia patrino estis Terezija Rabacs, a Slovaka virino el Budapeŝto. Li studis juron en Prago. Li ankaŭ vivis en Vieno, sed revenis al Zagrebo en 1866. Li mortis en Zagrebo je la aĝo de 43.

De 1874 ĝis 1881, li redaktis la literaturan ĵurnalon Vijenac ("Girlando"). Li mortis pro malsano post la Zagreba sismo de 1880.

LaboroRedakti

En liaj romanoj, li kunfandis nacian romantismon karakterizita per flosema kaj inventema lingvo kun realismaj bildigoj de la kresko de la burĝeta klaso.

Verkoj tradukitaj en EsperantoRedakti

ReferencojRedakti