August Alexander Kämmerer

geologo kaj apotekisto

August Alexander KÄMMERER (en Rusio ankaŭ: Kemmerer; naskiĝinta la 8-an de marto 1789 en Artern, mortinta la 3-an de februaro 1858 en Sankt-Peterburgo) estis germana geologo kaj apotekisto.

August Alexander Kämmerer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1789 (1789-03-08)
en Artern
Morto 3-an de februaro 1858 (1858-02-03) (68-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kemiistoapotekisto • mineralogo
vdr

Vivo redakti

August Alexander Kämmerer deĵoris kiel Oberberg-apotekisto (mastro de la Supra apoteko, ruse: Glavnaja gornaja apteka) kaj ĉefminejdirektoro en Sankt-Peterburgo. Je la komenco de la 19a jarcento li fondis la unuan modernan apotekon en Sankt-Peterburgo kaj helpis en 1818 fondi la Farmacian societon peterburgan. En 1845 oni nomumis lin ties unua estro. En Hejdelbergo li doktoriĝis per la discertacio Überblick der Theorien der Geologie Werners und Huttons (pri la teorioj geologiaj de Werner kaj Hutton). La Imperiestra-ruslanda akademio medicina nomumis lin ankaŭ apotekisto unuarango. En 1824 li iĝis ĉefa kemiisto kaj baldaŭ poste estro de Oberberg-apoteko. Laŭ komisio ruslandregistara li vojaĝis en 1839 al Bad Pyrmont por kunveni kun germanaj naturscienculoj kaj kuracistoj. Caro Nikolao la 1-a eĉ responduligis pri la eduko de la infanoj.[1]

Honoroj redakti

Nordenskjöld nomis por li en la 5.4.1851 la variaĵon silikatmineran el Kämmererit. Kämmerer donacis siajn kolektojn de mineraloj al la universitato de Tartu. Caro Aleksandro la 2-a nomumis lin Orda ŝtata konsilisto kaj rajtigis lin nomiĝi ekscelenco.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Schmölling, Klaus: "Über das Mineral Kämmererit und dessen Namenspaten, den Gelehrten Dr. August Alexander Kämmerer (1789-1858) aus Artern", en: Aratora. Zeitschrift des Vereins für Heimatkunde, -Geschichte und -Schutz von Artern e.V., 19/2009, 284 paĝoj
  • Otfried Wagenbreth: Geschichte der Geologie in Deutschland, Springer-Verlag 2014, ISBN 978-3-662447123

Eksteraj ligiloj redakti