August Ferdinand Möbius
August Ferdinand MÖBIUS (17-a de novembro 1790, Schulpforte ĉe Naumburg (Saale) ĝis 26-a de septembro 1868, Leipzig) estis germana matematikisto kaj astronomo ĉe la universitato Leipzig.
August Ferdinand Möbius | |||||
---|---|---|---|---|---|
profesoro | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1790 en Schulpforte | ||||
Morto | 26-an de septembro 1868 (77-jara) en Leipzig | ||||
Lingvoj | germana lingvo [#] | ||||
Loĝloko | Germanio [#] | ||||
Ŝtataneco | Germanio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen • Universitato de Lepsiko • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Heinrich Möbius [#] | ||||
Patrino | Johanne Katherine Christiane Keil [#] | ||||
Infanoj | Theodor Möbius • Paul Möbius [#] | ||||
Parencoj | Heinrich Louis d'Arrest [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • astronomo • universitata profesoro [#] | ||||
Laborkampo | geometrio • nombroteorio • matematiko • mekaniko • astronomio [#] | ||||
Aktiva en | Leipzig [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Friedrich Pfaff [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
FamilioRedakti
Lia patro Johann Heinrich Möbius estis danc-instruisto en Schulpforte. La patrino estis praido de Marteno Lutero.
En 1820 Möbius edziĝis al Dorothea Christiane Juliane Rothe (n. 26-a de aprilo 1790 en Gera; m. 9-a de septembro 1859 en Leipzig). Ili havis unu filinon, Emilie Auguste (1822–1897), kaj du filojn: August Theodor (1821–1890) kaj Paul Heinrich August (1825–1889).
FarojRedakti
Möbius verkis multnombrajn ampleksajn traktaĵojn kaj verkojn pri astronomio, geometrio kaj statiko.
VerkojRedakti
Liaj plej gravaj verkoj okupiĝis pri la esploro de la interagoj inter geometrio kaj mekaniko:
- Der barycentrische Calcül: ein neues Hilfsmittel zur analytischen Behandlung der Geometrie. Leipzig (1827)
- Lehrbuch der Statik. 2 Bde. Leipzig (1837)
- Die Elemente der Mechanik des Himmels. Leipzig (1843)
Trans la menciitaj verkoj li aldonis per multenombraj malgrandaj artikoloj al la evoluo de diversaj matematikaj branĉoj. Laŭ sia nomo nomitaj estas i.a. la Möbius-geometrio, la funkcio de Möbius, la transformo de Möbius kaj la rubando de Möbius.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Informoj pri August Ferdinand Möbius en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko germane
- http://www.mathe.tu-freiberg.de/~hebisch/cafe/moebius.html
- Möbius im Leipzig-Lexikon
- http://www.ksk.ch/mathematik/mathonline/biographien/jh19und20/moebius.htm
- kolektitaj verkoj de Möbius (Gesammelte Werke bei gallica)