August von Hofmann

August Wilhelm von HOFMANN (1818-1892) estis germana kemiisto, lernanto de Justo de Libiko en la Universitato de Gießen, unua direktoro de la Reĝa Kolegio pri Kemio en Londono, profesoro en la Universitato de Berlino kaj esploristo. En Londono kaj Berlino, Hofmann rekreis la modelon de laboratoriaj instruoj establitan de Libiko, en Gießen, per fondo de kemia lernejo centrita sur la eksperimenta organika kemio kaj ties industria uzado. Li esploris plurajn kemiajn substancojn, inter ili, la benzeno, tolueno, aminoj, formaldehido, hidrazobenzeno[1], izonitriloj[2] kaj alilaj alkoholoj[3]. Lia nomo asociiĝas al la voltametro de Hofmann[4] kaj al serio da procezoj kiujn li esploris, inklude de la Rearanĝo de Hofmann-Martius[5], la eliminado de Hofmann[6] kaj la reakcio Hofmann-Löffler[7].

Aŭgusto de Hofmano
(1818-1892)
Germana kemiisto kiu studis la benzenon, toluenon kaj aminojn
Germana kemiisto kiu studis
la benzenon, toluenon kaj aminojn
Persona informo
August Wilhelm von Hofmann
Naskiĝo 8-a de aprilo 1818
en Gießen,  Germanio
Morto 5-a de majo 1892
en Berlino,  Germanio
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Universitato de Gießen
Reĝa Kolegio pri Kemio de Londono
Universitato de Berlino
Familio
Infanoj Albert von Hofmann vd
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto vd
Laborkampo kemio vd
Aktiva en Bonno vd
Doktoreca konsilisto Justus von Liebig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti