Auguste Escoffier
Georges Auguste Escoffier (naskiĝis la 28-an de oktobro, 1846, mortis la 12-an de februaro, 1935) estis franca kuirmajstro. Auguste Escoffier speciale famiĝis pro sia kulinara genieco kaj la reformoj en la organizo de grandaj kuirejoj.
Auguste Escoffier | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Georges Auguste Escoffier | ||||
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1846 en Villeneuve-Loubet | ||||
Morto | 12-an de februaro 1935 (88-jara) en Montekarlo | ||||
Lingvoj | franca lingvo [#] | ||||
Ŝtataneco | Francio [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĉefkuiristo • aŭtoro • restaurateur • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | Franca kuirarto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Le guide culinaire [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Escoffier estis ĉefkuiristo en Parizo kaj diversaj luksaj hoteloj en Eŭropo, speciale en Londono. Li ricevis la plej multan honoron pro sia libro "Le Guide culinaire" (La kulinara gvidilo). Ĉi tiu libro reformis la malnovan klasikan francan kuirstilon (la cuisine classique). La majstro Auguste Escoffier faris la fundamentojn por la hodiaŭa franca kuirarto. Kiam Escoffier verkis sian libron li sin apogis je la malnova franca kuirstilo. Li tamen flankenmetis la malnovajn pompajn kaj iom sengustajn aĵojn el la kuirarto kaj enkondukis specialaĵojn el aliaj landoj. Per tio li estis la fondinto de la internacia kuirarto, grava evoluo, kiu hodiaŭ estas vidata kiel parto de la franca kuirarto. Marie-Antoine Carême estis la "kuiristo de reĝoj", Auguste Escoffier estis "reĝo de kuiristoj".
Famaj receptojRedakti
- Tournedos Rossini, turnedoso sur en viandsuko trempita krustaĵo, surtabligita kun en butero fritita ŝmiraĵo el anserhepataĵo kelkaj tranĉaĵoj de trufo, aspergita per madejrovino. Nomita laŭ la komponisto Rossini.
- Pêche Melba, vanila kremglaciaĵo kun en sukerakvo poĉitaj persikoj, frambopureo kaj migdaloj. Nomita laŭ Nellie Melba, aŭstralia kantistino.
- Poire belle Hélène, piro en batita kremo kaj ĉokolado, nomita laŭ la opero La belle Hélène de Jacques Offenbach.
- Crêpe Suzette, krespoj en karameliĝinta butero kun sukero, oranĝo, oranĝoŝelo kaj flamigita en Grand Marnier, dediĉita al Suzette, kiu akompanis la princon de Kimrio Eduardo la 7-a.
- Fraises Wilhelmine, en oranĝosuko, pulvorsukero kaj kirŝo marinitaj fragoj, surtabligita kun batita kremo kun vanilo. Nomita laŭ la nederlanda reĝino Vilhelmina.
- Dame blanche, migdalglaciaĵo, blanka persiko kaj blankaj riboj kun ĉirkaŭ ĝi verdeblanka citronŝorbeto. Nomita laŭ la komika opero La Dame Blanche de komponisto François Adrien Boieldieu.