Auguste VACQUERIE (naskiĝinta la 19-an de novembro 1819 ĉe Villequier, Seine-Maritime; mortinta la 19-an de februaro 1895 en Parizo) estis franca ĵurnalisto kaj literaturulo.

Auguste Vacquerie
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1819 (1819-11-19)
en Villequier
Morto 19-an de februaro 1895 (1895-02-19) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Pierre-Corneille • Lycée Charlemagne
Subskribo Auguste Vacquerie
Familio
Patro Charles-Isidore Vacquerie
Frat(in)o Charles Vacquerie
Parencoj Léopoldine Hugo
Chauveau
Okupo
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistodramaturgofotisto • dramaturgo
vdr

Li estis ekde siaj pli fruaj tagoj admirinto de Victor Hugo, kun kiu li konektiĝis per la geedzeco de sia frato Charles kun Léopoldine Hugo. Inter liaj plej fruaj romantikaj produktaĵoj estas volumo de poemoj, L'Enfer de l'esprit (1840), traduko de Antigono (1844) kunlabore kun Paul Meurice kaj melodramo Tragaldabas (1848). Li estis unu el la gravaj kontribuintoj al la Evenement kaj sekvis Hugon en lian ekzilon en Ĵerzejon. En 1869 li reiris al Parizo, kaj kun Meurice kaj aliuloj fondis la kontraŭimperian Rappel-on. Liaj artikoloj en tiu ĵurnalo estis pli ol unufoje la okazo de leĝaj procedoj. Post 1870 li fariĝis redaktoro. Aliaj el liaj verkoj estas Souvent homme varie (1859), komedio strofa; Jean Baudry (1863), la plej sukcesa el liaj teatraĵoj; Aujourd'hui et demain (1875); Futura (eldonita en 1900), kaj poemoj pri filozofiaj kaj homarhelpaj temoj. Li eldonis kolektitan eldonon de siaj teatraĵoj en 1879 kaj tezaron en 1885. Vacquerie mortis pro sifiliso.