Augustin-Pyrame de Candolle

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Augustin-Pyrame de Candolle. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Candolle.

Augustin-Pyrame de Candolle, ankaŭ Augustin-Pyramus de Candolle (naskiĝis la 4-an de februaro 1778 en Ĝenevo - mortis la 9-an de septembro 1841 samloke) estis svislanda botanikisto kaj natursciencisto. Lia oficiala botanikista aŭtora mallongigo estas „DC.“.

Augustin-Pyrame de Candolle
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1778 (1778-02-04)
en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo
Morto 9-an de septembro 1841 (1841-09-09) (63-jaraĝa)
en Ĝenevo
Tombo Cemetery of Kings
Lingvoj franca
Ŝtataneco Respubliko de ĜenevoSvislando
Alma mater Universitato de ParizoUniversitato de ĜenevoCollège Calvin
Memorigilo Augustin-Pyrame de Candolle
Familio
Edz(in)o Fanny Torros
Infano Alphonse Pyramus de Candolle
Okupo
Okupo botanikistoprofesorozoologo • natursciencisto
Verkoj De Candolle system
Plantarum historia succulentarum
Conservatory and Botanical Garden of the City of Geneva
Théorie élémentaire de la botanique
vdr
Augustin Pyrame de Candolle

Biografio redakti

Li studis medicinon en Parizo ĝis 1804, poste studis biologion ĉe Georges Cuvier kaj Jean-Baptiste Lamarck kaj gvidis laborojn por ili. Li transprenis en 1808 katedron pri botaniko en la Naturscienca Fakultato de Montpellier, kie li gvidis la Botanikan Ĝardenon. Li revenis en Ĝenevon en 1816 kie li havis katedron ĝis 1834 pri botaniko kaj zoologio en la Ĝeneva Universitato. Li fondis en 1817 la unuan botanikan ĝardenon en Ĝenevo (Jardin botanique des Bastions). Li estis rektoro de la Ĝeneva Universitato (1830-32). Li estis membro de la Ĝeneva Kantona parlamento (1816-41).

Verkoj redakti

  • Histoire des plantes grasses (1799–1803) - Historio de sukulantaj plantoj
  • Monographie des Astragales (1802) - Monografio pri astragaloj
  • Essai sur les propriétés médicinales des plantes comparées avec leurs formes extérieures et leur classification naturelle (1804).
  • Théorie élémentaire de la botanique (1813) - Elementa teorio pri botaniko
  • Mémoire sur le genre Sclerotium (1815)
  • Essai élémentaire de géographie botanique (1820)
  • Prodromus systematis naturalis regni vegetabilis (unuaj sep volumoj, 1824–1841)