Augusto MACEDO (n. 1902 en Lisboa; m. 17an de januaro 1997 samloke) estis portugala taksi-ŝoforo kiu vivis en Lisbono. Li estis tre konata originalulo. Li probable estis la plej aĝa aktiva taksiŝoforo de ĉiuj tempoj.

Augusto Macedo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
en Lisbono
Morto 17-an de januaro 1997 (1997-01-17) (95-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Augusto Macedo estis taksiŝoforo dum sia tuta profesia vivo. De 1928 ĝis 1996 li dum preskaŭ 70 jaroj ŝoforis. Lia taksio estis Oldsmobile F-28 Cabriolet, preskaŭ samaĝa kiel li mem.

Per ĝi li veturis pli ol 2 milionoj da km kaj ĉiam li mem riparis ĝin. Siajn klientojn li distris per senlima aro de anekdotoj kaj rakontoj.

La germana reĝisoro Wolf Gaudlitz reĝisoris en 1996 filmon Táxi Lisboa, kiu priskribis la vivon kaj ĉiutagajn okazojn de li.

Dum la sama jaro Augusto Macedo je la aĝo de 93 jaroj ĉesis ŝofori pro malsano. Je la tago de la inaŭgura montrado de la filmo li mortis la 17an de januaro 1997.

Oni nomis straton Rua Augusto Macedo en Lisbono por lia memoro. Lia taksio estas ekspoziciita somere en la arkadoj de la Páteo da Galé je la placo Praça do Comércio, vintre en la domo de la urba administracio, Câmara Municipal de Lisboa.