Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Auli, rakonto pri knabeto verkita de Hendrik Adamson, 86p infanlibro eldonita de Literatura Mondo en Budapest en 1934. Dua eldono Iltis 1983.

Auli
Adamson - Auli, 1934.pdf
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro operosimfonio
Information icon.svg
vdr

Romano pri kampara knabo, sukcese verkita en tre persona stilo el la vidpunkto de tiu knabo.

RecenzojRedakti

Recenzo de Léon Courtinat el Historio de Esperanto, 1964Redakti

"Auli, rakonto pri knabeto, de H. Adamson, 86 p., eldonis Lit. Mondo, Budapest. Auli estas estona petuleto klopodanta sin orienti en sia rilato al Dio kaj en sia medio. Li rakontas diversajn okazaĵojn, pri kiuj li volas kvietigi sin. Sed oni amikiĝas ne nur kun la vigla knabo mem, kiu havas aĝon de la konata demandemo sed ankaŭ kun liaj gepatroj, lia pli aĝa fratino Hailu kaj liaj kamaradoj. Resume tre bona libreto por gejunuloj."

Recenzo de Sten Johansson, 2017: Rave pri imagoplena infanoRedakti

La jaroj 1932-1934 estis mallumaj en la eŭropa politika historio, sed ili estis pintaj jaroj en la Esperanta originala prozo. Aperis kelkaj el niaj plej gravaj romanoj, kiel Homoj sur la tero de Engholm, Sur sanga tero de Baghy kaj Metropoliteno de Varankin, inter aliaj verkoj. En 1934 aperis ankaŭ la romaneto aŭ novelego Auli de Hendrik Adamson, verko hodiaŭ pli-malpli forgesita. William Auld ne traktas ĝin en sia Vereco, distro, stilo de 1981, sendube ĉefe pro kvanta motivo, ĉar ĝi ne atingas cent paĝojn. Ankaŭ aliloke mi legis malmulte pri ĝi.

Auli estas rakonto pri estona infano, kies aĝo ŝajnas kvin aŭ ses jaroj. Jen interesa koincido – en la sama jaro aperis ankaŭ la unua volumo de Infanoj en Torento, la trilogio de Stellan Engholm, en kiu la infanoj komence ŝajnas proksimume samaĝaj kiel Auli. Tiuj du verkoj estas pli-malpli la solaj Esperantaj verkoj pri infanoj, almenaŭ se temas pri prozaĵoj seriozaj kaj iom ampleksaj.

En ambaŭ verkoj la protagonistoj estas malriĉaj vilaĝanoj aŭ urbetanoj. Tamen, kia grandega diferenco inter ili, kiom koncernas la perspektivojn, etosojn kaj stilojn de la rakontoj! Engholm realtive seke kaj de-ekstere prezentas sinsekvon da konkretaj epizodoj formantaj la evoluon de kelkaj infanoj, kiuj – laŭ liaj propraj vortoj – estas “nerenkonteblaj inter ordinaraj infanoj”, sed “ĝermanta embrio de iom pli alta homspeco”. Dume Adamson kaŭras proksimege de sia protagonisto kaj lojale al tiu montras al ni la mondon el lia vidpunkto – inkluzive de lia interna mondo. Kaj li faras tion tre konvinke. Malofte mi legis en ajna lingvo tiel bonan prezenton de la eta universo, duone reala, duone magia, en kiu vivas, moviĝas, pensas kaj fantazias tia knabeto.

Auli estas homo tre individueca kaj imagoplena kun tute propra maniero koncepti la ĉirkaŭan mondon kaj konduti en ĝi. Li estas bonulo, sed la cirkonstancoj foj-foje igas lin fari friponaĵojn. Krome trafas lin kelkaj dramaj spertoj, kiuj tute ŝanĝas lian vivon. La unua estas grava malsano, kiu portas lin en urban hospitalon; la dua estas transloĝiĝo for de la gepatra hejmo. Tamen oni sentas ke ĉi tiu mirinda knabeto iele-trapele sukcesos pluvivi kaj eble eĉ prosperi.

Ni ekkonas iomete ankaŭ liajn gepatrojn, fratinon Häilu, avinon, baptopatrinon, la najbarajn infanojn Petsu-knabo kaj Tilma kaj ankoraŭ kelkajn homojn, sed ĉiujn ni vidas el la vidpunkto de Auli. Kaj la samo validas pri la ĉirkaŭa medio kun domoj, kampoj, arbaro, bovinoj kaj hundoj, same kiel pri la urba hospitalo. Adamson per tute sekura mano pripentras la vivon, kiel spertas ĝin la knabeto.

La etoso de la rakonto estas tre aparta: kampara, malnoveca. Iel ĝi pensigas al mi la finnan romanon Sep fratoj de Aleksis Kivi, kvankam la epoko de Auli estas multe pli proksima al la tempo de Adamson.

Multaj agoj kaj ideoj de Auli estas tre originalaj kaj tamen tute kredindaj:

Al la Patro Ĉiela oni devas diri dankon, kiam oni estas satmanĝinta. Foje demandis Auli, ĉu oni ne devas diri ankaŭ al la Patrino Ĉiela. El la respondo li konkludis, ke la Patrino Ĉiela kvazaŭ tute ne ekzistas, sed tio ja ne povas esti, ĉar kio estas la patro sen patrino? Kiu kuiras al ili manĝaĵon kaj lavas ilian tolaĵon, kiu iras kun patro en arbaron por ŝteli lignaĵon kaj kiu detiras poste al la patro la kotkovritajn botojn? Patrino supozeble ekzistas, sed pri ŝi oni verŝajne ne volas paroli. Eble ŝi ne estas la vera patrino, sed ia “kromvirino”, kiel tiu de la patro de Petsu-knabo. Sed la Patro Ĉiela ja ne toleras kromvirinojn, kiel diris la avino. (p. 7)

Ankaŭ eksterajn agojn la aŭtoro ofte prezentas suke kaj amuze, kiel la subajn provojn kuraci la malsanon de Auli:

Jen alvenis vilaĝmaljunulinoj kun siaj medikamentoj kaj daŭrigis la kuracadon de Auli.

Venis onklino de Mäeltpere kaj alportis verm-eligilon. Oni ĝin endonis.

Venis boonklino de Altpere kun botelo da brando. Oni alŝmiris de ekstere.

Venis Tiiu el Tagaru kun tinkturo de asafetido. Oni ĝin endonis.

Venis ankaŭ multaj aliaj kaj kun ĉies alveno ricevis la malfeliĉa Auli ĉiam ion, aŭ interne aŭ ekstere, tiel ke se li antaŭe estus tute sana, nun li devis malsaniĝi post tiom intensa kuracado. Kiu scias, kio estus fariĝinta, se ne alvenus la baptopatrino de Auli. (p. 19-20)

En la libreto aperas multaj trafaj dialogoj, de infanoj inter si aŭ de plenkreskuloj kaj infanoj. La parola lingvaĵo ofte estas tre ĝuinda:

“Necesus grimpi tien supren,” komencis Loli. – “Certe necesus,” konsentis Auli. – “Ĉu vi ne grimpus?” – “Mi ne scipovas.” – “Provu tamen!” – La provo malsukcesis.

“Vi ne scipovas,” koleretis Loli. – “Sed vi?” – “Mi? Knabinoj ne grimpas.” – “Ankaŭ mi neniam grimpis.”

Ili estis tute senkonsilaj. Pro eta kaŭzo la granda afero ŝajnis malsukcesi.

“Kian miraklon vi tie atendas,” demandis subite de postdorse ies voĉo, “kial vi rigardadas tien supren?”

Aj! Kiu do estis? Petsu-knabo.

“De kie vi venis,” demandis Auli konsterniĝinte.

“Mi ja paŝtadas en la tria-kvara bieneto.”

“Kaj kiu vi estas,” interesiĝis Loli.

“Tiu – Petsu-knabo,” balbutis Auli. (p. 80-81)

Hendrik Adamson venis el malriĉega kampara hejmo en Estonio, mem iĝis instruisto sed pro malsano denove tre malriĉiĝis. Li estis konata Esperanto-poeto, sed leginte lian novelegon Auli mi vere bedaŭras ke li ne havis okazon verki pli da prozaĵoj. La stilo en ĝi tre plaĉas al mi. Fakte, mi estas tute ravita de ĉi tiu okdekjara verketo kaj vere dezirus ke pli da homoj trovu ĝin. Mi pensas ke multaj povus ĝui ĝin same kiel mi. En Interreto mi eksciis ke ĝi en 1989 aperis en estona traduko de Hando Runnel.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti