Auma-Weidatal

komunumo en Turingio, Germanio

Auma-Weidatal estas komunumo kun urbaj rajtoj en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3353 loĝantojn. La urbo ekestis la 1-an de decembro 2011 per kunigo de kvin antaŭe sendependaj komunumoj, kiuj tamen jam kunlaboris en administra komunumaro Auma-Weidatal: La urbestroj de la urbo Auma kaj de la komunumoj Braunsdorf, Göhren-Döhlen, Staitz kaj Wiebelsdorf la 13-an de januaro 2011 subskribis kontrakton pri kuniĝo de la kvin komunumoj. La 1-an de decembro efektigiĝis la kuniĝo al nova urba komunumo.

Auma-Weidatal
Blazono
Auma-Weidatal (Germanio)
Auma-Weidatal (Germanio)
DEC

Map

kampara komunumo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036626, 036622
Poŝtkodo 07955
Aŭtomobila kodo GRZ
Oficiala Municipokodo 16076092
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Frank Schmidt
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktberg 9
Demografio
Loĝantaro 3353 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 42′ N, 11° 54′ O (mapo)50.711.9Koordinatoj: 50° 42′ N, 11° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 394 m
Areo 55,91 km²
Oficiala retejo http://www.rathaus-auma.de/
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
historia poŝta distancosigno en Auma