Auppegard

komunumo en la departemento Seine-Maritime de Francio
Informo
Ĉi tiu artikolo estas la 300000-a artikolo de la Esperanta Vikipedio!

Auppegard estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime, en la regiono Normandio. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 692 loĝantoj sur areo de 7,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 94 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Dieppe kaj al la kantono Luneray.

Auppegard
komunumo
komunumo en Francio
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime
Arondismento Dieppe
Kantono Luneray
INSEE kodo 76036 [+]
Poŝtkodo 76730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 692  (2021) [+]
Loĝdenso 94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 1° 2′ O (mapo)49.8294444444441.0297222222222Koordinatoj: 49° 50′ N, 1° 2′ O (mapo) [+]
Areo 7,33 km² ( 733 ha) [+]
Auppegard (Seine-Maritime)
Auppegard (Seine-Maritime)
DEC
Auppegard
Auppegard
Situo de Auppegard
Auppegard (Francio)
Auppegard (Francio)
DEC
Auppegard
Auppegard
Situo de Auppegard

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Auppegard [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Bacqueville-en-Caux, Bertreville-Saint-Ouen, Colmesnil-Manneville, Hermanville, Manéhouville, Sauqueville kaj Thil-Manneville. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas Pougarais.

Geografio redakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Toponimio redakti

La nomo de la loko estas atestita en la formoj Appelgart ĉirkaŭ 1160 kaj Alpegart fine de la 12-a jarcento[1].

Épégard (Eure) havas similajn formojn: Auppegardus en 1181 kaj Alpegard en 1199[2].

La plej malnova formo de Auppegard, Appelgart ĉirkaŭ 1160, montras ke la [l] estis komence antaŭ la [g]. Metatezo de [l], ofta en la malnovfranca, okazis poste, tial Alpegart en la 12-a jc., poste vokaligo de [l] antaŭ [p], tial Aup (kp. latina talpa> taupe=talpo). La literumo -art de la malnovaj formoj por -ard estas tipa por la malnovfranca (kp. Renard, antaŭe Renart el la ĝermana Renhard=vulpo).

Ĝi estas kunmetaĵo el la malnovangla æppel 'pomo' kaj el la malnova skandinava garðr 'fermitejo, fermita', tial la ĝenerala signifo de 'pomarbaro'[3]. Ĉi tiu hipotezo estas subtenata de la loko de ĉi tiuj du loknomoj en la areo de disvastigo de la skandinava toponimio. Ili probable devenas de la 10-a jc. kaj estas atestantoj de la antikva kulturo de pomoj en Normandio.

Auppegard havas sian ekzaktan korespondanton en Jorkŝiro, regiono de Danaj leĝoj en Anglio: en:Applegarth, North Yorkshire menciita en la formo Appelgard ĉirkaŭ 1160.

Historio redakti

Dum la Dua Mondmilito, la matenon de la 16-a de junio 1944 je la 6-a horo kaj 30 minutoj, meze de la batalo de Normandio, misilo V-1 estis lanĉita al Londono de la startloko de Bertreville-Saint-Ouen situanta je 3 km. Kelkajn momentojn poste, post brua pafado, la roboto, fendante la aeron, trafis en korton en Auppegard. En la frua mateno, la novaĵo disvastiĝis tre rapide kaj centoj da civiluloj venis kolektiĝi ĉirkaŭ la maŝino.

«Kompreneble ni konis la obusojn, la minojn kaj ĉiujn tiujn aferojn, sed ne ĉi tiujn robotojn, kiuj produktis absolute teruran bruegon...»

(Atestoj de loĝantoj)

Iom post la 7-a horo, tiam ekestis grandega eksplodo en la vilaĝo kaj eĉ ĝis la ĉirkaŭa regiono, anoncante la eksplodon de ĉi tiu V-1. Post momento da silento alvenis la unuaj helpoj konsistantaj el loĝantoj, ili nur poste povis konstati la 14 mortintojn kaj la multajn vunditojn kaj materialajn damaĝojn kaŭzitajn de ĉi tiu maŝino. Multaj aferoj estis diritaj kaj oni ankoraŭ povas aŭdi en 2017 el la buŝo de la pliaĝuloj, kiuj estis infanoj dum la milito:

«Estis karnopecoj en la pomarboj kaj iuj uloj eĉ ne estis retrovitaj, la atestantoj estis konsternitaj...»

Referencoj redakti

  1. de Beaurepaire. (1979) “33”, Les Noms des communes et anciennes paroisses de la Seine-Maritime, Marianne Mulon (france), Parizo: A. et J. Picard, p. 180. ISBN 978-2-7084-0040-5. OCLC 6403150..
  2. de Beaurepaire, François. (1981) “104”, Les Noms des communes et anciennes paroisses de l'Eure, Marcel Baudot (france), Parizo: A. et J. Picard, p. 221. ISBN 978-2-7084-0067-2. OCLC 9675154..
  3. François de Beaurepaire, op. cit.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti