PAPP Aurél, Aurel POPP rumanuja pentristo, artkritikisto (Căuaş / Érkávás), 30-a de aŭgusto 18798-a de aŭgusto 1960, Satu Mare).

Aurél Papp
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1879 (1879-08-01)
en Căuaș
Morto 8-an de aŭgusto 1960 (1960-08-08) (81-jaraĝa)
en Satu Mare
Tombo Q43123437
Lingvoj rumanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

La mezlernejon li finis en Nagykároly (1899), kie li interamikiĝis kun Endre Ady. Li akiris diplomon de instruisto en Budapeŝto (1903) kaj li instruis desegnon en Szatmárnémeti. Li studvojaĝis en urboj okcidenteŭropaj. Dum la unua mondmilito li luktis en rusaj kaj italaj frontoj, kaj liajn tieajn kreaĵojn li prezentis en Erdélyi Képzőművészeti Szalon en 1921 en Kluĵo. En Satu Mare li gvidis porcelanan kaj ceramikan laborejon (1923-27), la somerojn li pasigis en Baia Sprie (1932-45). Kvankam lia gepatra lingvo estis la rumana, ĉar li edukiĝis sub influo de hungara kulturo, siajn leterojn grandparte li skribis en hungara lingvo eĉ ankaŭ al rumanaj verkistoj kiel Octavian Goga kaj Emil Isac, same kiel siajn aŭtobiografiajn notojn, taglibrofragmentojn. Li havis oftajn interkorespondadojn kun verkistojn Károly Kós, Jenő Szentimrei, Áron Tamási, József Nyírő, Géza Tabéry.

Verkoj redakti

  • Aurel Popp, Ez is élet volt... (Kv. 1977).
  • Aurel Popp, La capātul unei vieti...fragmente de jurnal si alte scrieri, Editura Muzeului Sātmārean, Satu Mare 1999

Bibliografio redakti

  • Erdélyi Anna: Látogatás P. A. műtermében. Napkelet (Kv.) 1922/12-13.
  • Banner Zoltán: P. A. festészete. Korunk 1958/4. –
  • Raoul Şorban-Banner Zoltán: Aurel Popp, Editura Meridiane, Bucuresti, 1968.
  • Murádin Jenő: Emil Isac és P. A. levelezése. NyIrK 1968/2.
  • Tabéry Géza: Két kor küszöbén. P. A. levelei T. G.-hoz. 1970. 383-391.
  • Báder Tibor: P. A. Szatmári Hírlap 1973. szept. 15.
  • Krilek Sándor: P. A., a nagy szatmári művész. Szamoshát 1990/7.