Malfermi la ĉefan menuon

Aurel Vlaicu

rumana aviadisto
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Aurel Vlaicu (apartigilo)

Aurel Vlaicu (naskiĝis la 19-an de novembro 1882, en Binținți, mortis la 13-an de septembro 1913, en Bănești) estis rumana aviadisto.

Aurel Vlaicu
Aurel
Aurel Vlaicu
Persona informo
NomoAurel Vlaicu
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1882
Loko de naskiĝoBinținți
Dato de morto13-a de septembro 1913
Loko de mortoBănești
Okupoaviadisto
Aĝo je morto30
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Vlaicu vizitis la gimnazion en Orăștie, abiturientiĝis en Sibiu kaj poste studis en Budapeŝto kaj Munkeno, kie li ricevis inĝenieran diplomon en 1907. Post laboro ĉe la uzinoj Opel en Rüsselsheim li en 1908 reiris al sia hejmloko kaj konstruis sian unuan flugmaŝinon ("Vlaicu 1"). En 1911 li konstruis duan flugmaŝinon ("Vlaicu 2"), per kiu li gajnis plurajn premiojn.

La 13-an de septembro 1913 li provis transflugi la Karpatojn kaj akcidentis proksime de Câmpina. Oni supozas, ke malgraŭ sia juneco (eĉ ne 31 jaroj) li suferis koratakon[1].

Aurel Vlaicu sur bankbileto

Lia naskiĝloko Binținți alprenis lian nomon por honori lin. Lian bildon montras la 50-leŭa bankbileto de 2006.

NotojRedakti

  1. (1982) Personalități românești ale științelor naturii și tehnicii. București: Editura Științifică și Enciclopedică, p.  408.