Aŭstino

la ĉefurbo de Teksaso en Usono
(Alidirektita el Austin (Teksaso))
Tiu ĉi artikolo temas pri la usona urbo Austin, ĉefurbo de la subŝtato Teksaso. Vidu ankaŭ la artikolon pri la historia brita aŭtomobilprodukta firmao Austin.

Aŭstino (angle Austin prononcita ˈɒstᵻn, ˈɔːˈ) estas la ĉefurbo de la subŝtato Teksaso, interne de Usono. Ĝi situas centre de la ŝtato.

Aŭstino
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Blazono

Flago Blazono

Kromnomita Live music capital of the world
La vivmuzika ĉefurbo de la mondo [1][2][3]

Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 961 855  (2020) [+]
Loĝdenso 1 162 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 18′ N, 97° 44′ U (mapo)30.3-97.733333333333Koordinatoj: 30° 18′ N, 97° 44′ U (mapo) [+]
Alto 149 m [+]
Areo 827,51276 km² ( 827 51. 276 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Aŭstino (Teksaso)
Aŭstino (Teksaso)
DEC
Aŭstino
Aŭstino
Lokigo de Teksaso en Usono
Situo de Aŭstino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Austin, Texas [+]
vdr

Laŭ takso de 2015[4], Aŭstino estas la kvare plej granda urbo en la ŝtato, post Houston, Dallas, kaj San Antonio, kaj la 11-e plej granda urbo en Usono. La metropola areo enhavas pli ol tri milionojn da loĝantoj. Aŭstino estas ankaŭ la kontea ĉefurbo de Konteo Travis.

Aŭstino estas fama pro sia kulturo de muziko, teknologio, kaj kontraŭkulturo. La oficiala slogano de la urbo estas "The Live Music Capital of the World" (La vivmuzika ĉefurbo de la mondo), sed ĝia neoficiala slogano estas "Keep Austin Weird" (Konservu Aŭstinon Bizara).

Historio redakti

Aŭstino fondiĝis en 1835 kaj unue nomiĝis Waterloo. Dum 1838, Mirabeau B. Lamar, dua Prezidento de la Respubliko de Teksaso, nomis la urbon Austin, honore al Stephen F. Austin, la "Patro de Teksaso".

Geografio redakti

Aŭstino situas ĉe rivero Colorado, kun tri lagoj interne de la urbo: Lady Bird Lake (Lady Bird Lago), Lake Austin (Lago Aŭstino), kaj Lake Travis (Lago Travis). La urbo ankaŭ situas sur Balcones Fault (Balcones-Faŭlto), kiu iras proksimume laŭ IH35 (interŝtata ŝoseo 35), la plej grava nord-suda arterio. La orienta parto de la urbo estas plata, dum la okcidenta suburbo konsistas el pejzaĝaj ondaj montetoj ĉe la rando de la Texas Hill Country (Teksasa Monteta Ruro). Ĉar la montetoj okcidente estas primare rokaj kun maldika kovraĵo de surfaca grundo, la urbo emas al oftaj subit-inundoj de troa forfluaĵo kaŭzita de fulmotondra ŝtormo. Por helpi regi tiun ĉi forfluaĵon kaj generi hidroelektran kurenton, la Lower Colorado River Authority (Aŭtoritato de la Suba Kolorado-Rivero) funkciigas serion de baraĵoj, kiuj formas la Texas Highland Lakes (Altejaj Lagoj de Teksaso). La lagoj havigas ankaŭ lokojn por boatado, naĝado kaj aliaj specoj de distriĝo interne de kelkaj parkoj lokitaj sur bordoj de la lagoj.

Loka interesaĵo estas la vespertoj, kiuj loĝas sub la ponto ĉe Congress Avenue (Kongresa Avenuo) super Urbeta Lago sur la Rivero Kolorado apud la centro de la urbo. Multaj kuniĝas vespere sur kaj apud la ponto por vidi la vespertojn. Ankaŭ estas tiuj vizitantoj, kiuj luas ĉambrojn rigardantajn al la lago aŭ iras al restoracioj ĉe la lago por vidi la vespertojn.

Aŭstino situas en subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 15-26 °C. La varmo kulminas en septembro, rekorde 44 °C, la malvarmo kulminas en januaro, rekorde -19 °C. Jare pluvas po 871 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en majo kaj malkulminas en julio.

Ekonomio redakti

La plej grandaj dungantoj en Aŭstino inkludas la registaron de Teksaso, Dell Computer, Motorola, kaj IBM. Aliaj altteknikaj kompanioj kun estrejoj en Aŭstino inkludas Freescale Semiconductor (antaŭe parto de Motorola), Vignette, Cirrus Logic, kaj National Instruments, la posta rangas inter la 100 Plej Bonaj Dungantoj de revuo Fortune. La multiĝo de teknologiaj kompanioj kondukis al la regiona neformala nomo "Silicon Hills" ("Silicia Montetaro") kaj spronis rapidan disvolvadon suden kaj norden.

Artoj kaj kulturo redakti

Filmoj redakti

La Universitato de Teksaso havas elstaran Fakon de Radiofonio, Televizio, kaj Filmado, kaj parte pro tio ĉi Aŭstino ĝis nun estas la scenejo de multaj kinaj filmoj, ekzemple Secondhand Lions, Waking Life, Spy Kids, Dazed and Confused, Office Space, kaj Slacker. Aŭstino estas la hejmo de kelkaj famaj reĝisoroj tiel kiel Robert Rodriguez. Aŭstino gastigas jaran Austin Film Festival (Aŭstina Filma Festivalo) kaj la Sude Sudorientan Festivalon, kiuj logas multajn filmojn de multaj specoj de ĉirkaŭ la mondo.

Esperantistoj redakti

Aŭstino gastigis la Landan Kongreson de ELNA en junio 2005, per la laboro de la Esperanto-Klubo de Aŭstino Arkivigite je 2017-07-16 per la retarkivo Wayback Machine kaj aliaj homoj. Tiu klubo kunvenas ĉiudimanĉe.

Edukado redakti

Aŭstino estas la hejmo de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino, ankaŭ nomita kiel "UT". Ĝi estas la "flagŝipa tereno" de la Sistemo de La Universitato de Teksaso. Aliaj kolegioj kaj universitatoj en Aŭstino estas Austin Community College (Aŭstina Komunuma Kolegio), Concordia University, Huston-Tillotson College, kaj la St. Edwards University (Universitato de St. Edward).

Aŭstino havas miksaĵon de edukantoj, studentoj, politikistoj, propagandistoj, artistoj, ktp. Ĝi ankaŭ estas la mem-nomita "monda ĉefurbo de viva muziko", kun vibra scenejo de viva muziko centrita ĉirkaŭ multaj noktokluboj sur 6-a Strato kaj la jara filma/muzika festivalo nomita "South by Southwest" (Sude Sudokcidenta). "Austin City Limits", longdaŭra programo pri koncerta muziko sur usona televido, survideobendiĝas sur la tereno de la Universitato de Teksaso.

Sportoj redakti

Inter la profesiaj sportaj teamoj en Aŭstino estas la Austin Ice Bats (Aŭstinaj Glaciaj Vespertoj) de la Central Hockey League (Centra Hokea Ligo) kaj la Austin Football Club (Aŭstina Futbala Klubo) de la Major League Soccer (Granda Ligo Futbala).

Transporto redakti

Internacia Flughaveno Aŭstino-Bergstrom servas Aŭstinon.

Famuloj redakti

En Aŭstino mortis hungara-usona astronomo Győző Szebehely.


Galerio redakti

Panorama vido de la urbocentro je 2018

Referencoj redakti

  1. Live Music Capital of the World. City of Austin. Alirita June 12, 2007.
  2. The ATX. ATX Fest. Arkivita el la originalo je April 6, 2007. Alirita April 6, 2007.
  3. Kanter, Alexis, "Keep Austin Weird?", The Daily Texan, September 9, 2004.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-18. Alirita 2016-10-30.

Eksteraj ligiloj redakti