Australopithecus afarensis

specio

Australopithecus afarensis estas specio de Homedoj, nome formortinta specio de la genro de Aŭstralopitekoj kiu vivis el ĉirkaŭ antaŭ 3.9–2.9 milionoj da jaroj en Plioceno en Orienta Afriko. La unuaj fosilioj estis malkovritaj en la 1930-aj jaroj, sed la ĉefaj fosiliaj trovitaĵoj ne estis malkovritaj ĝis la 1970-aj jaroj. En la ekspedicio de 1972–1977 en Hadar, Etiopio, nome Internacia Afaresplora Ekspedicio estrita de antropologoj Maurice Taieb, Donald Johanson, kaj Yves Coppens elterigis kelakjn centojn de homedaj specimenoj, el kiuj la plej grava estis tiu de konservita skeleto AL 288-1 ("Lucy", nomita laŭ la kanto Lucy in the Sky with Diamonds) kaj la loko AL 333 ("Unua Familio"). Dekomence en 1974, Mary Leakey estris ekspedicion en Laetoli, Tanzanio, kaj malkovris gravajn fosiliajn spurojn. En 1978, la specioj estis unuafoje priskribita, sed tio estis sekvita de argumentoj por disigi la abundon de specimenoj en diferencaj specioj pro la ampleksa gamo de variado kiu dekomence estis atribuita al seksa dimorfismo (normalaj diferencoj inter maskloj kaj femaloj). A. afarensis probable descendis el A. anamensis kaj eble ĝi faris vojon al la genro Homo, kvankam tiu lasta hipotezo estis disputita.

rekonstruo de kranio de Australopithecusafarensis
La parta skeleto AL 288-1 ("Lucy").
Hadar, Ethiopia ; Australopithecus afarensis 1974 discovery map.png
Hadar, Ethiopia ; Australopithecus afarensis 1974, loko de eltrovo

"Lucy" aŭ Dinknesh (amhare: Ho vi mirindulino) estas la karesnomo donita de la sciencistoj al preskaŭ kompleta virina skeleto de Aŭstralopiteko el la specio Australopithecus afarensis. Ĝi estis trovita en Etiopio la 30-an de novembro 1974 fare de la skipo da esploristoj, inter ili Donald Johanson kaj Yves Coppens.

A. afarensis havis altan vizaĝon, delikatan brovobordon, kaj prognatismon (mandiblo elstara). La mandiblosto estis tre fortika, simila al tiu de goriloj. La grando de A. afarensis estis debatita, kaj argumentoj kaj poraj kaj malporaj markeis prigrandajn diferencojn inter maskloj kaj femaloj. Lucy estis eble 105 cm altaj kaj 25–37 kg pezaj, ses eble ŝi estis malgranda por sia specio. Kontraste, supozita masklo estis ĉirkaŭkalkulita je 165 cm kaj 45 kg. Perceptita diferenco inter maskla kaj femala grandoj eble rilatis nur al diferencoj inter ekzempleroj. La gambostoj kaj la fosiliaj spuroj de Laetoli sugestas, ke A. afarensis estis tute dupiedulo, kvankam iom malpli efika piediranto ol nunaj homoj. La ostoj de brakoj kaj ŝultroj havis iome similajn aspektojn al tiuj de orangutangoj kaj goriloj, kio estis varie interpretita kiel pruvo de parta arbovivado (arbomoviĝo), aŭ bazaj trajtoj hereditaj el la lasta komuna praulo de ĉimpanzoj kaj homoj sen adapta funkcio.

A. afarensis estis probable ĝeneralista ĉiomanĝanto kaj de arbaraj plantoj C3 kaj de savanaj plantoj C4 KAM — kaj eble de la bestoj kiuj manĝis tiajn plantojn — kaj kapablis ekspluati varion de diferencaj manĝofontoj. Simile, A. afarensis ŝajne loĝis en ampleksa gamo de habitatoj sen reala prefero, vivante en malfermaj herbejoj kaj arbaroj, arbustaroj kaj lag- aŭ river-bordaj arbaroj. Ebla pruvaro de uzado de ŝtonaj iloj indikis ankaŭ viandon kiel dieta komponanto. Markita seksa dimorfismo en primatoj tipe korespondas al poligina socio kaj malalta dimorfisma monogamio, sed la grupodinamiko de fruaj homedoj estas malfacile priskribebla akurate. Eble tiuj prahomedoj falis prede de tiamaj grandaj karnovoruloj, kiel grandaj katoj kaj hienoj.

Literaturo redakti

  • Kimbel, W. H.; Yak, Y.; Johanson, D. C. The skull of Australopithecus afarensis. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-803569-5.
  • Rak, Y. (2014). "Australopithecus afarensis". The Australopithecine Face. Academic Press. pp. 66–74. ISBN 978-1-4832-1980-6.
  • Haile-Selassie, Y.; Su, D. F. (2015). The Postcranial Anatomy of Australopithecus afarensis: New Insights from KSD-VP-1/1. Vertebrate Paleobiology and Paleoanthropology. Springer. doi:10.1007/978-94-017-7429-1. ISBN 978-94-017-7429-1. S2CID 133164058.
  • Radice-Wood, J. M. (1987). The Social Organization of Australopithecus afarensis: A Critical Assessment of Monogamy and a Counter Proposal for the Probability of Polygyny. California State University.

Eksteraj ligiloj redakti