Auxerre
Auxerre (prononcu «oser» ([o'sɛːʁ]; latine: Autissiodorum aŭ Autessiodorum) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.
Auxerre | ||
esperante: Aŭsero [1] | ||
komunumo | ||
Bordoj de la rivero Yonne
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Yonne | |
Arondismento | Auxerre ĉefurbo | |
Kantonoj | 5
| |
Riveroj | Yonne, Canal du Nivernais | |
Koordinatoj | 47° 47′ 55″ N 3° 34′ 2″ O / 47.79861 °N, 3.56722 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 217 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 93 m s. m. | |
Areo | 49,95 km² (4 995 ha) | |
Loĝantaro | 34 764 (2018) | |
Denseco | 695,98 loĝ./km² | |
Urbestro | Crescent Marault (2020-2026) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 89000 | |
INSEE | 89024 | |
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.auxerre.com | ||
La loĝantojn de Auxerre oni nomigas Auxerrois ([oserŭa]). La urbo havas proksimume 35 000 loĝantojn, sed la tuta urba areo havas pli ol 68 000.
La komunumo Vaux kunfandiĝis kun Auxerre en 1972.
Geografio redakti
Auxerre situas sur la du bordoj de la rivero Yonne.
Klimato redakti
La klimato estas mezvarma, kvankam fridegaj aŭ varmegaj tagoj povas okazi. La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 657 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 1757 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 10,8 °C.
Historio redakti
Sankta Patriko iĝis tie episkopo kaj elektis sian nomon Patricius.
Sankta Amatoro de Auxerre estis episkopo de Auxerre (latine Autissiodorum) en Burgundio de 388 ĝis sia morto la 1-an de majo 418.
Vidindaĵoj redakti
Alveno redakti
- trajne: haltejo de SNCF
- aŭtomobile: per aŭtoŝoseo A6
Akvovojoj redakti
En Auxerre komenciĝas la Canal du Nivernais, kanalo kiu ligas la riveron Yonne kun la rivero Luaro (Loire). Kelkaj kilometroj norde estas la eliro de la Burgonja Kanalo (Canal de Bourgogne), kiu iras de Diĵono (Dijon) al la riveroj Saône kaj Rhône kaj ligas la regionon kun la mediteranea maro.
La Canal du Nivernais atingas la riveron Saône en Chalon-sur-Saône ankaŭ per la Flanka Kanalo de la Luaro (Canal latéral à la Loire).
La kanaloj ne plu estas uzataj por komercaj celoj. Ili iĝis ŝatata regiono por turismaj boatoj.
Famuloj redakti
- Sankta Amatoro de Auxerre
- Isabelle Alonso
- Jacques Amyot
- Paul Bert, sciencisto kaj kultur-ministro (1833-1886)
- Paul Berthelot, anarkisto kaj esperantisto, fondinto de la revuo Esperanto (1881-1910)
- Jean-Roch Coignet
- Joseph Fourier (1768-1830)
- Marie Noël, poetistino (1883-1967)
- Marcel Petiot (1897-1946)
- Jean-Paul Rappeneau, filmfaristo (1932)
- Guillaume Joseph Roussel (1743-1807)
- Guy Roux (1938)
Vidu ankaŭ redakti
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ laŭ la artikolo "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" en retejo de la asocio SAT-Amikaro, la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, arkivigite laŭ stato de julio 2021.