La termino avangardoavangardismo (de la franca avant-garde, termino de la milita vortotrezoro kiu aludas al la plej antaŭenirita parto de la armeo, kiu konfrontus la «unuan linion» de batalo) uzita poste por nomigi, en la arta tereno, la nomitajn historiajn avangardojn, serio de artaj movadoj de komencoj de la 20a jarcento kiu serĉis novigon en la arta produktado; ili elstaris por la radikala renovigo en la formo kaj la enhavo; ili esploris la rilaton inter arto kaj vivo, kaj ili serĉis reinventi la artoi konfrontante antaŭajn artajn movadojn.

Multaj avangardistoj konsideras la poeton Arthur Rimbaud kiel intelekta patro.
Multaj artistoj de tiu periodo partoprenis en la Unua Mondmilito.
Kovrilpaĝo de la unua eldono de Odiseo de James Joyce.
La jalousie, kolaĝo de 1914 de la hispana Juan Gris.

Enkonduko kaj ĉefaj konsideroj redakti

La avangardismo manifestiĝas tra pluraj movadoj kiuj, laŭ diferencaj perspektivoj, tuŝas la renovigon de la arto aŭ la demando por ties socia funkcio, disfaldante rimedojn kiuj rompu aŭ distordu la plej akceptitajn sistemojn de reprezentado aŭ arta esprimo, en teatro, pentrarto, literaturo, kino, arkitekturomuziko, inter aliaj.

La esenca karakterizaĵo de la avangardismo estas la esprimlibero, kiu manifestiĝas ŝanĝante la strukturon de la verkoj, tuŝante temojn tabuajn kaj malaranĝante la parametrojn kreajn: en poezio oni rompas kun la metriko kaj oni enspezas protagonismajn aspektojn antaŭe palajn, kiaj la tipografio; en arkitekturo oni forigas la simetrion, por malfermi paŝon al malsimetrio; en pentrarto oni rompas kun la linioj, la formoj, la neŭtraj koloroj kaj la perspektivo.

Kultura kaj historia kuntekstoj redakti

De la vidpunkto historia, la unua triono de la 20a jarcento karakterizis pro grandaj streĉiĝoj kaj alfrontoj inter la potencoj eŭropaj. Siaflanke, la Unua Mondmilito (inter 1914 kaj 1918) kaj la Rusa Revolucio (en oktobro de 1917) nutris la esperojn en diferenca ekonomia reĝimo por la proletaro.

Post la feliĉaj 1920-aj jaroj, epoko de disvolviĝo kaj ekonomia prospero, venis la granda katastrofo de la Burso de Wall Street (1929) kaj venis epoko de recesio kaj konfliktoj kiuj, kunigitaj al la malfacilaj kondiĉoj postulitaj al la venkitoj de la Unua Mondmilito, ili provokus la aperon de la sistemoj totalismaj (faŝismo kaj naziismo) kiuj kondukos al la Dua Mondmilito.

De la kultura vidpunkto, venis epoko regita de la transformoj kaj de la scienca kaj teknologia progresoj (la apero de la aŭto kaj de la aviadilo, la kino, la gramofono, ktp.). La ĉefa valoro estis tiu de la moderneco.

Siaflanke, en la medio literatura estis necesa profunda renovigo. De ĉi tiu volo de rompo kun ĉio antaŭa, de lukto kontraŭ la sentimentaleco, de la ekzalto de la nekonscio, de ĉio racia, de la libereco, de la pasio kaj de la individismo naskiĝus la avangardoj en la unuaj jardekoj de la 20a jarcento.

Kontraŭ tiu situacio reagis en 1905 Pablo Picasso kaj Georges Braque per siaj kubismaj ekspozicioj, kaj la futurismo kiu, en 1909, iluzia pro la progresoj de la moderneco kaj scienca kaj teknologia, lanĉis sian unuan manifeston por la futuro kaj malakcepto de ĉio antaŭa.

Tiel oni donis la unuajn paŝojn de la avangardo, kvankam la momento de definitiva eksplodo koincidis, logike, kun la Unua Mondmilito, kun la konscienco de la absurda ofero kiun ĉi tiu signifis, kaj kun la promeso de malsama vivo kuraĝigita de la triumfo de la socialisma revolucio en Rusio.

En 1916, en Zuriĥo (neŭtrala teritorio dum la milito), Tristan Tzara, poeto kaj rumana filozofo, rifuĝinto el militaj devigoj, decidis fondi la Cabaret Voltaire aŭ la movadon de dadaismo, eksplodo nihilista kiu proponis la totalan malakcepton.

Iuj de la partianoj de Dada, estritaj de André Breton, pensis ke la cirkonstancoj postulis ne nur la anarkion kaj la detruon, sed ankaŭ la propono; estas tiel kiel ili apartiĝis de Tzara (kio donis punkton finon al la movado dadaista) kaj oni iniciatis la aventuron superrealisman.

La furio Dada estis estinta la unua kaj nemalhavebla paŝo, sed estis alveninta al ties limojn. Breton kaj la superrealistoj kunigis la juĝan decidon de Arthur Rimbaud (kiu, kune kun Charles Baudelaire, la Grafo de Lautréamont, Alfred Jarry, Vincent van Gogh kaj aliaj artistoj de la 19a jarcento, estus rekoninta la superrealistojn kiel unu el ties «gepatroj»): «oni devas ŝanĝi la vivon» kune al la juĝa decido de Karl Marx: «oni devas transformi la mondon».

Ŝprucis tiel la superrealismo je la servo de la revolucio kiu pretendis rekuperi tion de la homo kiu la socio, ties kondiĉaroj kaj subpremoj estis farintaj kaŝi: ties pli pura esenco, ties Mio baza kaj aŭtentika.

Tra la reakiro de la nekonscio, de la sonĝoj (estas la epoko de Sigmund Freud kaj la originoj de la psikoanalizo), de liberigi la paŝon al la pasioj kaj al la deziroj, de la aŭtomata skribo (kiun poste oni pridubis kiel tekniko), de la nigra humuro, la superrealistoj provus marŝi al nova socio en kiu la individuo povus vivi en pleneco (la utopio superrealisma).

En ĉi tiu plena ekzerco de la libereco kiun signifis la superrealisma sinteno, tri vortoj kuniĝis en ununura signifo: amo, poezio kaj libereco.

Diversaj tendencoj redakti

Famaj avangardistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • Barck, KarlheinzÄsthetische Grundbegriffe, 2001, isbn = 3-476-01657-9
  • De Micheli, Mario, Las vanguardias artísticas del siglo xx, 2002, isbn = 84-206-7883-x
  • Bürger, Peter, Teoría de la vanguardia, 1974, isbn = 84-8307-060-X

Bibliografio redakti

  • (en hispana)
  • Niemeyer, Katharina (2004). Subway de los sueños, alucinamiento, libro abierto. La novela vanguardista hispanoamericana, Madrid - Fráncfort del Meno: Iberoamericana (ISBN 84-8489-126-7) - Vervuert (ISBN 3-86527-104-9).
  • Schwartz, Jorge (2002). Las vanguardias latinoamericanas. Textos programáticos y críticos, México: Fondo de Cultura Económica (ISBN 968-16-5621-0).
  • Verani, Hugo J. (Ed.) (1996). Narrativa vanguardista hispanoamericana, México: UNAM-Ediciones del Equilibrista (ISBN 968-36-4980-7).

Eksteraj ligiloj redakti