Avaroj (mezepoka popolo)

Avaroj estis frumezepoka popolo en Azio, meza kaj orienta Eŭropo. Ili ludis grandan rolon en la 6a ĝis 9a jarcento, konstruante imperion inter la Adriatiko kaj la Balta maro, inter la insulo Elbo kaj la rivero Dnepro.

Avaroj (mezepoka popolo)
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
kranio de avaro

La popolo loĝis origine en la Kaŭkaza regiono, dum la jaro 558 partoprenis en la ĝermanaj tribaj bataloj, alianciĝis kun la Langobardoj kontraŭ la Gepidoj (aliancanoj de Bizanco) kaj fine setlis inter 550–575 sur la hungara Ebenaĵo, inter la riveroj Danubo kaj Tiso. Tiu areo iĝis centro de ilia imperio, kiu atingis pinton fine de la 6-a jarcentoj.

La avaroj komencis militon kontraŭ la Bizanca imperio, en 626 preskaŭ okupis Konstantinopolon. Ili batalis kun trupoj de la Merovingoj kaj estis parte respondecaj pri migrado de serboj kaj kroatoj pli suden. Dum la dua duono de la 7a jarcento, interna konflikto kaŭzis forpelon de ĉ. 9000 homoj el la Avara imperio. La ŝtato malfortiĝis pro la ribelo, sed tiu sama ribelo helpis fondon de la bulgara ŝtato. La imperio ekzistis ĝis 805, kiam ĝi subiĝis al la franka imperiestro Karolo la Granda.

Aparte de tiu historia popolo hodiaŭ en la rusia provinco Dagestano ekzistas moderna popolo kun sama nomo; vd. Avaroj (Dagestano).