Aven d'Orgnac estas kaverno aranĝita por turismo kaj ordenita Granda loko de Francio, situanta sude de kalka altebenaĵo de gorges de l'Ardèche, sur komunumo Orgnac-l'Aven en departemento Ardèche, en regiono Rhône-Alpes.

Kaverno de Orgnac
france: Aven d'Orgnac
kaverno
Supra kamero de kaverno de Orgnac
Lando Francio Francio
Regiono Rhône-Alpes
Departemento Ardèche
Komunumo Orgnac-l'Aven
Situo Orgnac-l'Aven
 - koordinatoj 44° 18′ 47″ N 4° 25′ 21″ O / 44.31306 °N, 4.42250 °O / 44.31306; 4.42250 (mapo)
Vizito 140 000 jare
Malkovrinto Robert de Joly
 - dato aŭgusto 1935
Vikimedia Komunejo: Aven d'Orgnac
Retpaĝo: www.orgnac.com

Priskribo redakti

La unua kamero longas je 125 m, larĝas je 90 m kaj altas je 30 m, tio estas proksimume unuhektara surfaco[1].

Alta inter 17 kaj 40 m, longa je 250 m kaj larĝa je 125 m, la supra kamero enhavas belegajn stalagmitojn. La plej dikaj, en la centro, montras elkreskojn, kiuj aspektas kiel pinkonusoj. Ili ne povis, pro alteco de volbo, fandiĝi kun la stalaktitoj por konsistigi kolonojn, sed ili plidikiĝis piede, kelkfoje kun granda diametro. Aliaj, pli freŝdataj kaj pli gracilaj, en formo de stakigitaj teleroj, superas ilin. Ĉirkaŭ la ĉambro, estas gracilaj kolonetoj. Iuj estas tre altaj, iuj kun bajoneta formo, aliaj tre rektaj.

En « kamero de ĥaoso », embarasita per disfalaĵoj de la supera kamero, belegaj drapaĵoj kun diversaj koloroj elfalas el fendo de la volbo. je la nivelo de la belvedero de la unua « ruĝa kamero », la tragutadaj akvoj, riĉigitaj per kalcia karbonato pro trairo de kalka tavolo, ebligis multiĝon de tiuj konkrecioj.

Tute proksima, la plej profunda ŝakto de la kaverno (34 m) kondukas al kamero profunda je 180 m.

Historio redakti

Antaŭ 1935, vilaĝanoj, lokaj ĉasantoj kaj ŝafistoj konis kavernon apud vilaĝo Orgnac. En aŭgusto 1935, okaze de sistema esplorado de kavoj situantaj sude de kanjono de gorĝoj de Ardèche, skipo de speleologoj estrata de Robert de Joly albenis al la komunumo.

Kondukitaj al la enirejo de la fendego de vilaĝanoj, per ŝnureskaloj la kvin speleologoj malsupreniras laŭ la kvindek metroj de la enirŝakto. Sinsekvo de fabelaj malkovroj kun gigantaj kameroj kaj kritalaj formiĝoj plej diversaj konsistigos la plej esceptan malkovron de lia esplorista vivo.

Tiu unua ekspedicio daŭris dum 10 horoj kaj ebligis al Robert de Joly taksi la esceptan kvaliton de la loko. En la sama vespero, li kunvokas eksterordinaran kunvenon de la komunuma konsilio ĉar la kaverno etendiĝas sub komunumaj terparceloj kaj tiel apartenas al la konsilio de Orgnac. La komunumo tre rapide komencis la proceduron por aranĝi la kavernon. Robert de Joly, nomumita teknika konsilanto, fariĝis la elpensinto kaj kontrolis la laborojn.

  • 19-an de aŭgusto 1935 : Malkovro de la kaverno fare de Robert de Joly
  • 1938 : aranĝaj laboroj
  • 1939 : malfermo al publiko nur dum kelkaj monatoj (ŝlosita dum la dua mondmilito)
  • 1946 : remalfermo de la kaverno
  • 1954 : alirvojo al la ruĝaj kameroj estis kreita ; tio estas proksimume unukilometra vizito
  • 1965 : instalo de lifto, kiu malsupreniras al a unua kamero kaj malkovro fare de CSGA de preskaŭ 4 kilomtroj da novaj retoj
  • 1988 : kreo de la regiona muzeo pri prahistorio
  • 2004 : la loko estis ordenita Granda loko de Francio

Grand site de France (Granda loko de Francio) redakti

Grava turisma loko kun preskaŭ 5 km da galerioj kaj 140 000 vizitantoj jare, la kaverno de Orgnac akiris la markon Granda loko de Francio en 2004 samtempe kiel tri aliaj lokoj : monto Sainte-Victoire, Pont du Gard kaj Pinto de Raz.

La vizitebla parto dividiĝas en tri publike alireblaj kameroj.

Kamero Robert de Joly redakti

Ĝia nomo estas tiu de la malkovrinto. Tiu kamero situas profunde je 60 metroj, longas 125 metrojn, larĝas 90 metrojn kaj altas 30 metrojn. Enirante tiun kameron per artefarita tunelo kreita en 1938 por la vizito de la kaverno, oni povas vidi la aperturon tra kiu Robert de Joly kaj ties skipo de speleologoj eniris la kavernon. Videblas manekeno montranta Robert de Joly malsuprenirante en tiu ŝafto. Sub ĝi, estas amaso da disfalaĵoj per tiu ŝafto ; tiu amaso konsistas el ŝtonoj, tero, folioj kaj bestrestaĵoj (kranioj estas videblaj dum vizito). Tiu amaso staras precipe pro akcidentaj faloj de bestoj. Esploristoj retrovis eĉ ostarojn de boacoj kaj de bizonoj en tiu amaso. Cindrurno de Robert de Joly estas lokita en tiu kamero je gigantaj dimensioj.

Kamero de ĥaoso redakti

la kaverno de Orgnac kaviĝis laŭ tempofluo sur la fluejo de malnova subtera rivero nun malaperinta, pro tio ĉiuj kameroj vidataj dum vizito estas interligitaj. Tio ankaŭ plifaciligis la malsupreniron de la skipo de speleologoj okaze de la malkovro. Tiu kamero formiĝis antaŭ 15 000 jaroj proksimume.

La ruĝa kamero redakti

 
La dua ruĝa kamero de kaverno de Orgnac

En tiu kamero finiĝas la publika vizito de la kaverno de Orgnac, je 120-metra profundeco. Sonluma spectaklo komponita de Yann kaj Guilhem Cléophas okazas en tiu kamero por fini la viziton.

Transportoj redakti

Al bushaltejo "Orgnac-l'Aven" iras linio B20 de reto Edgard[2] (departementaj busoj de Gard). De tie, vi devos marŝi dum preskaŭ 30 minutoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ardèche Attitude vol. 2, Departement komitato pri turismo de Ardèche
  2. La departementa konsilio transportas vin. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2014-01-05.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ardèche Attitude vol. 2, Departementa Komitato de Ardèche pri turismo
  • R. de Joly. Guide de L'Aven d'Orgnac. Gap (Hautes-Alpes): Imprimerie Louis Jean, Imprimeur Editeur, p. 76.

Eksteraj ligiloj redakti