Avenue d'Italie
Avenue d'Italie (esperante Avenuo de Italio) estas unu el la ĉefaj komunikaj aksoj de la 13-a arondismento de Parizo. Ĝi iras de Place d'Italie al Porte d'Italie, transirante Rue de Tolbiac. Linio 7 de la Metroo de Parizo havas kvar staciojn laŭlonge de la avenuo.
![]() 13 Arond. Avenue d'Italie
![]() ![]() ![]() ![]() | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Situo | |||
Arondismento(j) | 13-a | ||
Kvartalo(j) | Maison-Blanche | ||
Eko | Place d'Italie | ||
Fino | Porte d'Italie | ||
Morfologio | |||
Longeco | 1 294 m | ||
Larĝeco | 70 m | ||
Historio | |||
Kreado | 1863 | ||
| |||
Priskribo
redaktiLa avenuo estas 1 294 m longa kaj 70 m larĝa. Ĝi prenas sian nomon de la celloko de la vojaĝantoj kiuj kutimis pluiri rekte post Porte d'Italie: tie komenciĝas Nacia vojo 7, liganta Parizon al la itala landlimo.
Avenue d'Italie estas parto de la kvartalo Maison-Blanche, kaj apartigas du tre malsamajn partojn de la 13-a arondismento: kvartalo Butte-aux-Cailles unuflanke, kaj la ĉina kvartalo aliflanke.
Historio
redaktiĜis la mezo de la 19-a jarcento, la avenuo enhavis nur kelkajn domojn kaj kabaredojn (france guinguettes). Prezoj estis pli malmultekostaj ol en Parizo, ĉar ĝi troviĝis ekster la muro de Ĝeneralaj Farmistoj (impost-kolektistoj).
Avenue d'Italie ricevis sian nunan nomon la 23-an de majo 1863, post la decido de barono Haussmann etendi la parizajn urbolimojn en 1860.
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Avenue d'Italie angle.