Avenuo Andrássy estas la plej impona vojo de Budapeŝto, ekde 2002 ĝi estas monda heredaĵo. Gyula Andrássy estis ministro.

Avenuo Andrássy
bulvardo [+]

Koordinatoj47° 30′ 38″ N, 19° 4′ 17″ O (mapo)47.5105619.0713Koordinatoj: 47° 30′ 38″ N, 19° 4′ 17″ O (mapo)
Areo4,73 km² (473 ha) [+]

Avenuo Andrássy (Budapeŝto)
Avenuo Andrássy (Budapeŝto)
DEC
Avenuo Andrássy
Avenuo Andrássy

Vikimedia Komunejo:  Andrássy út, Budapest [+]
vdr

Historio redakti

 
Vido al komenca parto de la avenuo

En la konstante pligrandiĝanta Budapeŝto mankis vasta avenuo el la urbocentro. En 1870 oni planis ĝin kune kun Granda Bulvardo. La 2 vojoj renkontiĝis en placo nomata Oktogon, ĉar la placo formas okangulon. Komence la vojo ne estis tro larĝa, sed tio pli kaj pli vastiĝas. Jam ĉe la komenco estas aleoj ĉe la trotuaroj, kiam la vojo vastiĝas, aldoniĝas pli novaj aleoj. Apud la avenuo imponaj palacoj (proksime de Placo de Herooj jam vilaoj konstruiĝis. En 1876 la avenuo pretiĝis. La vojo kovriĝis per lignaĵo pro la ĉevaloj. Fine de la 19-a jarcento la publiko ne permesis konstrui tramon, tial oni faris subkrustan metroon.

La avenuo estas 2310 m-ojn longa. Ĝi startas de fino de la malgranda bulvardo, trairas la grandan bulvardon kaj finiĝas ĉe Placo de Herooj. La avenuo pli frue nomiĝis vojo Sugár (=duondiametro), ekde 1886 vojo Andrássy, ekde 1950 vojo Stalin, ekde 1956 vojo de Hungara Junularo, ekde 1957 vojo Konstitucio, ekde 1990 denove vojo Andrássy.

La avenuo havas 3 partojn. La unua estas inter la malgranda bulvardo ĝis Oktogon. Tie la larĝo estas nur 34 m. Tie troviĝas Muzikakademio Franz Liszt, Pupteatro (Budapeŝto) kaj Budapeŝta Ŝtata Operejo. La sekva parto etendiĝas ĝis placo Zoltán Kodály. Tio larĝas 46 m-ojn. La domoj estas iom malaltaj. La lasta parto same tiel larĝas 46 m-ojn, sed laŭ la vojo estas apartaj vilaoj kaj palacoj.

Vidindaĵoj redakti

Krom la supre menciitaj konstruaĵoj nepre estas menciinda "Muzeo de teroro". En la 1930-aj jaroj ĝi estis palaco de juda riĉulo. Dum la faŝisma erao la Gestapo havis ĝin kaj profitis fifama malliberejo. Dum la frua socialismo neniu ŝanĝiĝis, mur la estroj estis komunistoj. Post fino de la socialismo la palaco prezentas la tiaman teroron.

Skulptaĵoj laŭ la avenuo estas pri Mór Jókai, Endre Ady, Bálint Balassi, György Szondy, Miklós Zrínyi kaj János Bottyán (generalo).