Aveyron
Aveyron (franca elparolo: [aveʁɔ̃], okcitane Avairon [abajru]) estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝi etendiĝas sur 8 735 km2 kaj havis 277 740 loĝantojn en 2013[1]. Ĝi havas 286 komunumojn.
Aveyron | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 12 |
Prefektejo | Rodez |
Subprefektejoj | Millau Villefranche-de-Rouergue |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Claude Luche |
Prefekto | Louis Laugier |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 277 740 (2013) |
Loĝdenso | 31,8 loĝ./km2 |
Areo | 8 735 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 36 |
Komunumoj | 286 |
La plej granda parto de ĝia teritorio konsistas el altaj ebenaĵoj tranĉitaj per profundaj interkrutejoj. Tiuj ebenaĵoj nomiĝas tie "Causses".
For de la gravaj industriaj centroj de la lando, la ekonomia vivo de Aveyron precipe dependas de agrikulturo (bredado, cerealoj) kaj kelkaj malgrandaj tradiciaj industrioj (fabrikado de fromaĝoj, de ledaj vestaĵoj, de mebloj). Aveyron posedis gravan min-industrion, sed ĝi tute malaperis.
La ĉefurbo de la departemento estas Rodez, alia granda urbo estas Millau [mijo]. Millau fariĝis tiujn lastajn jarojn fama pro la malmuntado de konstruata "Mac-Donald"-a manĝejeto fare de José Bové, poste pro lia proceso kaj la manifestacioj kaj budoj (inter ili unu por E-o) alimondismaj, kiuj disvolviĝis tiuokaze. Sur la teritorio de Aveyron troviĝas multaj kasteloj, fortikigitaj vilaĝoj, grotoj prahistoriaj, monaĥejoj, sed oni ankaŭ ne forgesu la eksterordinarajn pejzaĝojn sovaĝajn en la interkrutejoj kaj profundaj valoj.
En Aveyron estis filmita la filmo Microcosmos.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de l’Aveyron (12) (france). Alirita 26-an de aprilo 2014.