Aviadiko

Aviadikoavioniko estas vortokunfandoj da "aviado" kaj "elektroniko". Ĝi konsistas el elektronikaj sistemoj por flugmaŝinoj, artefaritaj satelitoj kaj kosmoveturiloj, konsistante el komunikado, navigado, administrado kaj la ekrano de multoblaj sistemoj. Ĝi ankaŭ ampleksas la centojn de sistemoj kiujn oni adaptas al flugmaŝinoj por specifaj roloj — tiel simpla kiel serĉolumo por polica helikoptero aŭ kiel malsimpla kiel la taktika radarplatformo por aera fruaverto kaj rego.[1]

Historio redakti

La termino "aviadiko" ne uziĝis ĝenerale ĝis komenco de la 1970-aj jaroj. Ĝis tiu punkto instrumentoj, radioj, radaro, benzinsistemoj, motorkontroloj kaj radiaj navigacio-helpoj formis individuajn (kaj ofte mekanikajn) sistemojn.

Oni aljuĝas ke la ĵurnalisto Philip J. Klass devizis la terminon "avioniko".[2] Militistaj uzoj, ne civila aviado, puŝis la fruan evoluadon de aviadiko. Militaviadiloj fariĝis flugaj sentilplatformoj, kaj la kunlaborigo de multoblaj elektronikaj ekipaĵoj fariĝis la nova defio. Hodiaŭ, aviadiko preskaŭ ĉiam formas la plej grandan parton de la evolubuĝeto al iu nova militaviadilo.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  2. Robert Sheaffer, "'Unexplained Cases'—Only if you ignore all explanations" ('Neklarigeblaj okazoj'—nur se vi ignoras ĉiujn klarigojn), Skeptical Inquirer, marto/aprilo 2011, p. 58.