Aviadila katastrofo en Mirosławiec

Aviadila katastrofo en Mirosławiec estas aviada katastrofo de militista aviadilo CASA C-295 M n-ro 019, kiu okazis la 23-an de januaro 2008, je la 19:07 horo, dum alteriĝo sur armea aviadilejo de la 12-a Aviada Bazo en Mirosławiec.

Aviadila katastrofo en Mirosławiec
CASA C-295 M en Radom Air Show 2005


CASA C-295 M en Radom Air Show 2005

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  23-an de januaro 2008
Tempo  UTC
Karaktero  alfrontiĝo de la aviadilo al la tero
Kaŭzo  pilota eraro
Loko  Mirosławiec, Pollando
Geografia situo 53° 22′ 48″ N, 16° 6′ 39″ O (mapo)53.3816.110833333333Koordinatoj: 53° 22′ 48″ N, 16° 6′ 39″ O (mapo)
Punkto de elflugo  Flughaveno de Chopin (Varsovio), Pollando
Punkto de alflugo  Internacia flughaveno de Johano Paŭlo la 2-a (Krakovo-Balice), Pollando
Pereintoj  20 (ĉiuj)
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  CASA C-295 M
Flugkompanio  Polaj Aeraj Fortoj
Flanka numero  019
Pasaĝeroj  16
Aviadilanoj  4
Postvivintoj  0
vdr

Rezulte de falo de la aviadilo surteren mortis ĉiuj personoj – 4-membra skipo kaj 16 pasaĝeroj, altrangaj oficiroj de Polaj Aeraj Fortoj.

Omaĝe al memoro de viktimoj redakti

Lige al la katastrofo prezidento de Pollando Lech Kaczyński decidis enkonduki en Pollando nacian funebradon de la 19:00 la 24-an de januaro ĝis la 19:00 la 26-an de januaro 2008. Registaro voĉdonis por ke la 25-an de januaro je la horo 12:00 en la tuta lando estu unuminuta silento.

Funebran diservon intence al mortintoj en la katastrofo oni celebris en Kampa Katedralo de Pola Militistaro la 24-an de januaro 2008 je la 18:00. Ĝin gvidis ĉefepiskopo Kazimierz Nycz kaj kampa episkopo de Pola Militistaro Tadeusz Płoski, kaj partoprenis i.a. parlamenta delegitaro kun marŝalo Bronisław Komorowski kaj registara delegitaro kun ĉefministro Donald Tusk kune kun la militistaro.

La 25-an de januaro 2008 ministro pri nacia defendo Bogdan Klich nomumis postmorte mortfalintajn pilotojn ĝis laŭvicajn militistajn rangojn.

La 29-an de januaro 2008 prezidento Lech Kaczyński, laŭ rekomento de la ministro, avancis postmorte:

Kondolencojn al la polaj regopovoj alvenis i.a. de Germanio, Rusio, Ukrainio, Hungario kaj Bulgario, kaj ankaŭ de prezidento de Eŭropa Komisiono kaj de la papo Benedikto la 16-a.

Pro eminentaj meritoj en servo de Polaj Aer-Fortoj la prezidento donis postmortajn insignojn:

  • Kavaliran Krucon de la ordeno Polonia Restituta – al generalo de divizio Andrzej Andrzejewski
  • Aviada Merit-Kruco – al ceteraj soldatoj

Enteriga ceremonio redakti

La 18-an de februaro 2008, sur tereno de la 21-a Aviada Bazo en Świdwin okazis adiaŭa ceremonio de mortintaj pilotoj kun partopreno de prezidento Lech Kaczyński, ĉefministro Donald Tusk, ministro Bogdan Klich, ĉefo de Ĝenerala Stabo de Pola Militistaro generalo Franciszek Gągor, komandanto de Aeraj Fortoj armea generalo piloto Andrzej Błasik, kampa episkopo kaj divizia generalo Tadeusz Płoski kaj reprezentantoj de Pola Militistaro.

Oni legis decidojn pri avanco por pilotoj kaj familioj ricevis insignojn donitajn postmorte.

Memorigo de la viktimoj redakti

La 30-an de marto 2008 en Mirosławiec oni malkovris monumenton memorigantan dudek soldatojn de Aeraj Fortoj, kiuj pereis en la katastrofo.

La monumenton oni starigis sur loko de la katastrofo, en ĉirkaŭaĵo de la aviadilejo en Mirosławiec. Ĉefa elemento de la monumento estas ŝtono kun memortabulo, sur kiu estas nomoj de la mortfalintoj sur aviada ŝaktabulo. Apud la obelisko staras ligna kruco.

Bibliografio redakti

  • Komisja Badania Wypadków Lotniczych Lotnictwa Państwowego: PROTOKÓŁ badania zdarzenia lotniczego nr 127/2008/2 – wypadku ciężkiego (katastrofy lotniczej) samolotu CASA C-295M numer 019, zaistniałego w 13 eskadrze lotnictwa transportowego z KRAKOWA, dnia 23 stycznia 2008 r., w środę., o godz. 19.07, w nocy IFR (Esplor-Komisiono pri Aviadaj Akcidentoj de Ŝtata Aviado, Protokolo pri esplorado de aviada evento)

Vidu ankaŭ redakti