Avignon

urbo de Francio
(Alidirektita el Avinjono)


Avignon (aŭ esperante Avinjono, provence AvignounAvinhon) estas urba komunumo en suda Francujo, plej granda urbo kaj prefektejo de la departemento Vaucluse (franca elparolo: [voklyz], okcitane Vauclusa), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Ĝi situas maldekstre de la Rodano. En Mezepoko, inter 1309 kaj 1423, ĝi estis rezidejo de ses papoj, kaj pro tio oni ankaŭ nomas ĝin "Urbo de la papoj". La historia parto, kun famaj Papa Palaco kaj Ponto de Avinjono, estas monda heredaĵo de Unesko. Staras mezepoka defenda murego bone konservita. La urbo ankaŭ internacie famas pro ĝia grandega teatra festivalo. Fine de 2021 en la komunumo vivis 90 330 loĝantoj.

Avignon, malantaŭ la Rodano.
Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
Panoramo de Avinjono
komunumo en Franciourbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Vaucluse

(prefektejo)

Arondismento Avignon (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj
INSEE kodo 84007 [+]
Poŝtkodo 84000
Kodo laŭ INSEE 84007
Retpaĝaro http://www.mairie-avignon.fr/
Politiko
Urbestro S-ino Cécile Helle (PS)
2020-2026
Demografio
Loĝantaro 90 330  (2021) [+]
Loĝdenso 1 392 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)43.9486111111114.8083333333333Koordinatoj: 43° 57′ N, 4° 48′ O (mapo)
Alto De 10 al 122 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 64,78 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Avinjono (Vaucluse)
Avinjono (Vaucluse)
DEC
Avinjono
Avinjono
Lokigo de Vaucluse en Francio
Situo de Avinjono
Avinjono (Avignon)
Avinjono (Avignon)
DEC
Avinjono
Avinjono
Situo de Avinjono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Avignon [+]
vdr

Geografio redakti

Avignon situas je la trafo de la riveroj Rodano kaj Durance. Ili estas landlimoj kun la departemento Gard maldekstre kaj Bouches-du-Rhône sude.

La urbo troviĝas proksime de Orange (norde), Nîmes (sudokcidente), Arles (sude) kaj Salon-de-Provence (sudoriente). Avignon estas en la regiono de la mediteranea klimato, seka kaj varma. Forta kaj malvarma denordokcidenta vento, la mistralo, ofte blovas.

Gefiloj redakti

Bildaro redakti

Esperanto-movado redakti

La Esperanto-Grupo de Avinjono estis fondita la 12-an de julio 1951[1], ĝia nomo estas Cercle culturel d'esperanto (retpaĝaro: [1]). Ĝi kutimas organizi la ĉiujaran zamenhofan feston kun teatraĵoj, kunigante esperantistojn el la regiono.

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 57 voĉdonojn (0,27% de voĉoj) en 2004, kaj 40 voĉdonojn (0,19% de voĉoj) en 2009.

Ĝemelurboj redakti

Avinjono ĝemeliĝis kun

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti