Avinoj de Placo Majo

(Alidirektita el Avinoj de Plaza de Mayo)

La Avinoj de Placo Majo aŭ en hispana Asociación Civil Abuelas de Plaza de Mayo estas organizo por homaj rajtoj argentina kiu havas celon lokigi kaj redoni al ties legitimaj familioj ĉiuj infanoj rabitaj-malaperigitaj fare de la lasta militista diktaturo (1976-1983), krei la kondiĉojn por eviti la faron de tiuj krimoj kontraŭ la homeco kaj atingi la korespondan punon por ĉiuj respondeculoj. La prezidantino estas Estela Barnes de Carlotto kaj ĝi havas sian centran sidejon en Bonaero. Ĝis oktobro de 2012 la Avinoj estis rekuperintaj la originan identecon de 110[1] nepoj. La asocio estis nomumitaj kvinfoje por la Nobel-premio pri paco: inter la 2008 kaj la 2012.[2][3] La 14a de septembro de 2011 ili ricevis la Premion Félix Houphouët-Boigny, fare de la Unesco, pro ties laboro por Homaj Rajtoj.[4]

Avinoj de Placo Majo
organizaĵo
Komenco 1977 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Placo Majo
Situo Bonaero
Fondinto(j) Mirta Acuña de Baravalle • Beatriz H. C. Aicardi de Neuhaus • María Eugenia Casinelli de García Irureta Goyena • Eva Márquez de Castillo Barrios • María Isabel Chorobik de Mariani • Delia Giovanola • Clara Jurado • Leontina Puebla de Pérez • Raquel Radio de Marizcurrena • Vilma Delinda Sesarego de Gutiérrez • Haydée Vallino de Lemos • Alicia Zubasnabar de De la Cuadra • Carlota Ayub Larrousse vd
Membro de Avinoj de Placo Majo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abuelas de Plaza de Mayo recuperaron a la nieta 110, Infobae, http://www.infobae.com/2014/02/06/1541845-abuelas-plaza-mayo-recuperaron-la-nieta-110[rompita ligilo] Alirita la 06/02/2014, 06/02/2014
  2. Las Abuelas esperan el anuncio del Nobel de la Paz, Página 12, 11a de oktobro de 2012 http://www.pagina12.com.ar/diario/ultimas/20-205370-2012-10-11.html
  3. Abuelas de la Plaza de Mayo buscan el premio Nobel de la Paz, El Espectador, 23a de junio de 2011 https://web.archive.org/web/20110812005221/http://www.elespectador.com/noticias/elmundo/articulo-279471-abuelas-de-plaza-de-mayo-buscan-el-nobel-de-paz
  4. “El premio es una caricia para el alma”