Aviokurejo okcidenta

La Startbahn West (aviokurejo okcidenta; germane Startbahn West) estas parto de la flughaveno frankfurta. Ĝi troviĝas je pli malgranda parto sur la areo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, je pli granda suda parto sur la teritorio de la urbo Rüsselsheim. Antaŭ ol la aviokurejo ekfunkciis en 1984, la planoj estis forte kontraŭataj pere de lokaj civitanoj kaj iĝis unu el la plej diskutataj temoj de la ekologia movado de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.